Kazaĥio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Geografio: tajperaro
Linio 131:
[[Dosiero:Kazakhstan demography.png|thumb|Loĝantara evoluo inter 1992 kaj 2003 je miloj da personoj (laŭ [[FAO]], 2005).]]
 
La plimulto de la loĝantaro de la nuna Kazaĥio (datumoj de [[1999]]) estas [[kazaĥoj]] (53,4%) aŭ [[Rusoj en Kazaĥio|ruso]]j (30%), kun malgrandaj grupoj de [[Ukrainio|ukrainoj]] (3,7%), [[uzbekoj]] (2,9%), [[Germanoj de Kazaĥio|germanoj]] (2,3%), [[ujguroj]] (1,6%) kaj aliaj malplimultoj. La 90-aj jaroj estis markitaj de la elmigrado de multaj eŭropanoj kiuj forlasis Kazaĥion por reveni al iliaj originaj landoj. Tiu ĉi fenomeno, kune al la pliiĝo de naskiĝoj, igis la kazaĥojn la plimulta etno en la lando.
 
[[Dosiero:Kazakhstani-women.jpg|thumb|left|kazaĥaj virinoj]]
 
La religioj estas [[Sunaismo|sunaa islamo]] (47%), la [[Ortodoksa Eklezio|rusa ortodoksa kristanismo]] (44%), [[protestantismo]] kaj aliaj. Kazaĥio estas dulingva lando. La [[kazaĥa lingvo]] estas la ŝtata lingvo kaj la [[rusa lingvo]] estas konsiderata kiel la oficiala lingvo. La rusa estas uzata en la negocoj kaj ĝi estas parolata de ĉ. 83% de la loĝantaro, dume 64,4% de la loĝantaro parolas la kazaĥan. La edukado estas deviga ĝis la supera lernejo kaj alfabetismo estas 99,9%.
 
 
 
== Kulturo ==