Lepidoptera: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
ordo
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
|komunejo =
}}
'''Lepidopteroj''' ([science ''Lepidoptera'') estas biologia [[ordo (biologio)|ordo]] de [[insekto]]j. Larvo de lepidoptero nomatas [[raŭpo]]. Tiuj specioj el la ordo, kiuj flugas precipe dumtage, en nescienca esperanta lingvouzo nomatas [[Rhopalocera|tagopapilioj]] aŭ pli mallonge '''[[papilio]]j''', kaj tiuj specioj, kiuj flugas precipe dumnokte, en tia neformala lingvouzo nomatas '''[[noktopapilio]]j''' kaj '''[[tineo]]j'''. Laŭ la difino de la [[Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto]], precipa karakterizaĵo de lepidopteroj aŭ neformale papilioj estas "kvar grandaj flugiloj" "kovritaj de diverskoloraj [[skvamo|skvametoj]], subtilaj kiel polvo".<ref>[[Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto]], [[1970]], [[Parizo]], paĝo 788</ref>
 
Laŭ la nuna scienca stato, la divido de la biologia ordo al precipe dumtage kaj precipe dumnokte flugantaj specioj ne havas klarajn biologiajn kriteriojn, same ne la divido al pli grandaj (latine ''Macrolepidoptera'') kaj pli etaj (''Microlepidoptera'') lepidopteroj. Tamen por iom pli facila ordigo de la multegaj specioj de la ordo tiuj kategoriigoj daŭre praktike uzatas, kaj kompreneble ankaŭ la tradiciaj vortoj "papilio", "noktopapilio" kaj "tineo", multe pli aĝaj ol la moderna biologia [[taksonomio]], en ĉiutaga lingvouzo plu uzatas kaj tial respeguliĝu en vikipedio.