Federico Gobbo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aldono de informo pri AIS kaj precizigo pri la katedruliĝo en Amsterdamo.
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Federico GOBBO''' (naskiĝis la [[26-a de marto|26-an de marto]], [[1974]]) estas [[Italio|italo]] kaj loĝas en la urbo [[Milano]]. Interlingvisto, esperantologo, informadikisto, kaj filozofo pri komputado, li esperantistiĝis en 1997 per retkurso de [[ELNA]], kaj baldaŭ aktiviĝis en la [[Itala Esperantista Junularo|itala junulara movado]], kiam li lanĉis la retejon esperanto.it kaj la retkurson de Esperanto por itallingvanoj Kirek. En [[1998]] li magistriĝis en [[esperantologio]] ĉe la Universitato de Torino kun profesoro [[Fabrizio Pennacchietti]]. Ekde [[2005]] li membras en la teamo de la revuo [[Language Problems and Language Planning]].
 
En [[2009]] li doktoriĝis en la Departmento de Informadiko kaj Komunikado (DICOM) ĉe la Universitato de Insubria, Italio per disertacio pri komputika lingvistiko, en kiu li uzis Esperanton. En [[2009]] li iĝis profesoro pri [[historio]] de [[informadiko]] ĉe la Universitato de Insubria, Italio. Ekde [[2010]] li kunfondis la fakrevuon [[InKoj]] eldonita de la Universitato de Milano kune kun profesoroj [[Paolo Valore]] kaj [[Massimo Rizzardini]], de kie li foriris en Februaro 2011. En [[2011]] li iĝis laŭkontrakta profesoro pri ''Lingvoplanado kaj Planlingvoj'' ĉe la Universitato de Torino, kie li daŭrigis la tradicion de [[Fabrizio Pennacchietti]]. En [[2012]] li partoprenas al projekto [[Universitato de Esperanto]] sur [[Esperanto-Insulo]], [[Hajnano]], Ĉinio. Danke al tiu partopreno samjare li iĝis Adjunkta Docento (ADoc) pri [[Kibernetiko]] ĉe [[Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino]].