Urbo-Heroo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Etaj korektoj, plibonigoj, aldonoj
Smiga big (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Urbo-Heroo''' (el la rusa ''Город-Герой'') estas honora titolo, kiu estis atribuita al 12 urboj de [[USSR]] post la [[Sovetunio en dua mondmilito|Granda Patruja Milito]] (parto de la [[Dua mondmilito|Dua Mondmilito]]) pro elstara heroismo de la soldatoj, montrita dum defendado de tiuj urboj kontraŭ la germanaj okupaciaj militfortoj. Aldone, la Bresta Fortreso ricevis la ekvivalentan titolon de ''Fortreso-Heroo''.
 
Laŭ la regularo pri ''Urboj-Herooj'', ĉiu honorigita urbo estis premiita per [[Ordeno de Lenin|Lenin-ordeno]], [[Ora stelo de Heroo de Sovetunio|Orstela medalo]] kaj speciala atestilo fare de Prezidio de la [[Supera Soveto de Sovetunio|Supera Soveto de [[USSR]]. Krome, en ĉiu urbo-heroo oni konstruis specialan obeliskon.
 
Post la disfalo de [[USSR]] 4 urboj-herooj troviĝas nun en [[Ukrainio]] ('''[[Kievo]]''', '''[[Kerĉo]]''', '''[[Odeso]]''' kaj '''[[Sebastopolo]]'''), 2 - en [[Belorusio]] ('''[[Minsko]]''' kaj fortreso-heroo '''[[Bresto (Belorusio)|Bresto]]'''), dum la restaj ('''[[Leningrado]]''', '''[[Moskvo]]''', '''[[Murmansko]]''', '''[[Novorossijsk|Novorosijsko]]''', '''[[Smolensko]]''', '''[[Tula (Rusio)|Tulo]]''', '''[[Volgogrado]]''') troviĝas en [[Rusio]].
 
== Historio ==
La termino ''urbo-heroo'' aperis en la jaro 1942 unue en la artikoloj en la ĵurnalo "''[[Pravda (rusa gazeto)|Pravda]]''" (tiutempe - la ĉefa ĵurnalo de [[USSR]]). La unua oficiala uzo de la termino okazis la 1an de majo 1945, kiam [[Josif Stalin|J. Stalin]] en sia ordono komandis aranĝi salutan pafadon "en urboj-herooj Leningrado, Stalingrado, Sebastopolo kaj Odeso".
 
La 22an de junio 1961 (en la tago de la 20a datreveno de komenco de la Granda Patruja Milito) la termino "urbo-heroo" estis aplikita ankaŭ al [[Kievo]] (en la ukazo, kiu atribuis la Lenin-ordenon al [[Kievo]] kaj enkondukis la medalon "Por defendo de Kievo").