Gandalf: Malsamoj inter versioj

4 bitokojn forigis ,  antaŭ 7 jaroj
La artikolo "Bilbo" temas pri urbo en Hispanio, ne pri la hobito.
(Dosiero de Vikimedia Komunejo. Ŝablono. Forigo de "infero" el "vidu ankaŭ".)
(La artikolo "Bilbo" temas pri urbo en Hispanio, ne pri la hobito.)
'''Gandalf''' (laŭ esperantigo de [[William Auld]]: ''Gandalfo'') estas unu el la ĉefrolantoj de la [[Tolkien]]aj libroj ''[[La Hobito]]'' kaj ''[[La Mastro de la Ringoj]]''. Li tie estas unu el kvin ''[[Istario]]'' aŭ [[sorĉisto]]j, depratempaj spiritoj senditaj de la [[gedioj]] al [[Mez-Tero]], alprenintaj la formojn de maljunaj, saĝaj, barbhavaj viroj por helpi al la liberuloj batali kontraŭ [[Saŭrono]], la ĉef-servanto de [[Morgoth]]. Antaŭ sia sendiĝo, Gandalf nomiĝis Olórin. En Mez-Tero Gandalf konatiĝis kiel grizharara, grizbarba, grizvestaĵa kaj bluĉapa oldulo kun pli granda koro ol cerbo, preferante la kuneston de politike negravaj [[hobitoj]]. Li ŝatis fumi hobitan tabakon, fari fajro-spektaklojn, aŭ simple vagadi, klinita super sia [[arbo|ligna]] bastono. Tial li ankaŭ portis la nomon ''Mithrandir'' kiu signifas "Grizvagulo".
 
En ''La Hobito'' Gandalf iniciatis la ekspedicion de [[Bilbo]] kaj la [[gnomoj]]. En la posta libro, la unua volumo de ''La Mastro de la Ringoj'', li malkovris la sekreton pri la Ringo kaj irigis [[Frodo]]n, mem prenante parton en la kunularo ĝis la Ponto de [[Khazad-dûm]], kie li fatale pereis abismen batalanta [[balrogo]]n. Tamen, en la sekva volumo, Gandalf revenas elinfere, venkinte la morton, kaj ŝanĝiĝinta de "Gandalf la Griza" al "Gandalf la Blanka" - kun tutblankaj vestaĵoj kaj hararo. Ekde tiam lia potenco kreskas, igante lin konkeranto de ĉefsorĉisto [[Sarumano]] kaj la ĉefa kontraŭulo al Sauron.
 
Lia favorata ĉevalo dum la okazintaĵoj de ''La Mastro de la Ringoj'' estis [[Shadowfax]].