Altkreska junipero: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 19:
}}
 
La '''Altkreskaaltkreska junipero''' (''Juniperus procera''), estas [[Konifero|konifer]][[arbo]] hejma en la [[montaro]]j de orienta [[Afriko]] ekde orienta [[Sudano]], suden ĝis [[Zimbabvo]], kaj en la sudokcidenta [[Araba Duoninsulo]]<ref> Vidu : [[ekoregiono]]: [[Sudokcident-arabaj montaraj duonarbaroj]] </ref>. Ĝi estas karakteriza arbo de la ''[[Orienta afromontano|Afromontana]] [[flaŭro]]'' <ref> "Afromontana" estas specifa scienca termino, ĝi ne egalas al "afrik-montara" </ref> kaj la plej altkreskanta [[junipero]]specio en la mondo.
 
== Priskribo ==
Tiu [[Afrotropiso|afrotropisa]] mezgranda arbo atingas altecon de 20-25 m (malofte de 40 m), kun [[Trunko|trunka]] [[diametro]] ĝis 1,5-2 m kaj larĝ-[[Konuso|konusa]] ĝis [[Sfero|sfera]] aŭ neregula arbokrono. La [[folio]]j prezentas du [[formo]]jn, [[Junaĝo|junaĝajn]] [[Pinglo|pinglecajn]] 8-15 mm longajn foliojn je ĝermoplanto, kaj plenkreskajn 0,5-3 mm longajn skvam-foliojn je pli maljunaj plantoj, aranĝite je kontraŭstarantaj duopoj aŭ je [[Rozeto|rozete]] starantaj triopoj. Altkreska junipero estas [[dioika]], kun [[Masklo|masklaj]] kaj [[Ineco|inecaj]] strobiloj je apartaj plantoj, sed iuj individuoj estas [[monoika]]j. La [[strobilo]]j estas [[Bero|berecaj]], kun diametro de 4-8 mm, blu-nigraj kun blankec-vaksa [[lanugo]]. Ili entenas 2-5 [[semo]]jn kaj maturiĝas dum 12-18 monatoj. La masklaj strobiloj longas 3-5 mm, kaj eligis siajn [[poleno]]jn fru-printempe.
 
AltkreskaLa altkreska junipero estas la sola el la [[Genro (biologio)|genro]] kiu troviĝas sude de la [[ekvatoro]], kaj oni supozas ke ĝi relative freŝdate koloniis Afrikon; la specio montras tre malmulte da variiebleco asociata kun longa periodo de [[evoluo]] <ref>Farjon 2005 </ref>. Ĝi estas tre parenca al ''Juniperus excelsa'' de sudokcidenta Azio, verŝajne devenanta de komuna praulo kun tiu specio en sudokcidenta Azio.
 
== Vidu ankaŭ ==