Altkreska junipero: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 22:
== Priskribo ==
Tiu [[Afrotropiso|afrotropisa]] mezgranda arbo atingas altecon de 20-25 m (malofte de 40 m), kun [[Trunko|trunka]] [[diametro]] ĝis 1,5-2 m kaj larĝ-[[Konuso|konusa]] ĝis [[Sfero|sfera]] aŭ neregula arbokrono. La [[folio]]j prezentas du [[formo]]jn, [[Junaĝo|junaĝajn]] [[Pinglo|pinglecajn]] 8-15 mm longajn foliojn je ĝermoplanto, kaj plenkreskajn 0,5-3 mm longajn skvam-foliojn je pli maljunaj plantoj, aranĝite je kontraŭstarantaj duopoj aŭ je [[Rozeto|rozete]] starantaj triopoj.
La altkreska junipero estas la sola el la [[Genro (biologio)|genro]] kiu troviĝas sude de la [[ekvatoro]], kaj oni supozas ke ĝi relative freŝdate koloniis Afrikon; la specio montras tre malmulte da variiebleco asociata kun longa periodo de [[evoluo]] <ref>Farjon 2005 </ref>. Ĝi estas tre parenca al ''Juniperus excelsa'' de sudokcidenta Azio, verŝajne devenanta de komuna praulo kun tiu specio en sudokcidenta Azio.
|