Carole Bouquet: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 31:
 
== Vivo ==
Ŝi estas plej konata kiel amikino de [[James Bond]] el ''[[For Your Eyes Only]]'' (Por viaj okuloj nur) ([[1981]]), kie ŝi rolis kun [[Roger Moore]]. Dum la postaj jaroj ŝi fariĝis la "vizaĝo" de la franca modomarko [[Chanel]]. Ŝi ankaŭ internacie konatiĝis per roloj en anglaj kaj francaj filmoj. En [[1990]] ŝi ricevis la [[César|Cezaron]] kiel plej bona aktorino por ŝia rolo en ''Trop belle pour toi''. En 2004 ŝi havis roleton en la usona televidoserio ''[[Sex and the City]]'' (Sekso kaj la urbo).
 
Ŝi estas vidvino de Jean-Pierre Rassam. Kune ili havas filon Dimitri Rassam, kiu naskiĝis en 1982. Krom tio ŝi havas pluan filon nomata Louis (1987), de Francis Giacobetti. De 1996 ĝis 2005 ŝi havis rilaton kun la pli ol ok jaroj pli aĝa franca filmaktoro [[Gérard Depardieu]]. Ŝi posedas bienon sur la insulo [[Pantelleria]] kiu situas apud [[Sicilio]].