Ministraro tria de Angela Merkel: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
poluretoj
Linio 1:
[[Dosiero:Angela Merkel (2008).jpg|eta|300px|<center>[[Angela Merkel]]]]
La '''tria ministraro de Angela Merkel''' estas la federacia [[registaro de Germanio]], kiu laŭplane oficosoficas ekde la [[17-a de decembro]] [[2013]], la tago de ofica ĵuro, dum la 18-a parlamenta periodo de la nacia asembleo ''[[Bundestag]]'' sekve de la [[parlamenta baloto en Germanio 2013]]. Estrata de la kristandemokratino [[Angela Merkel]] - la unua [[federacia kanceliero (Germanio)|kancelierino]] -, ĝi estas subtenata de registara koalicio de la konservativaj partioj [[Christlich Demokratische Union Deutschlands|Kristandemokrata Unio de Germanio]] (CDU) kaj [[Christlich-Soziale Union in Bayern|Kristansociala Unio en Bavario]] (CSU) plus la [[Sozialdemokratische Partei Deutschlands|Socialdemokrata Partio de Germanio]] (SPD). La ministraro havas la adjektivon "tria", ĉar jam dum la antaŭaj 16-a parlamenta periodo de la nacia asembleo inter novembro [[2005]] kaj [[2009]] la nacia registaro estis [[Ministraro unua de Angela Merkel|estrata de Angela Merkel]], same en koalicio inter la partioj CDU, CSU kaj SPD, kaj same[[Ministraro dua de Angela Merkel|ankaŭ]] dum la 17-a periodo de la asembleo inter novembro [[2009]] kaj decembro [[2013]] - tiam tamen temis pri koalicio inter la konservativaj partioj CDU kaj CSU plus la [[Freie Demokratische Partei|Libera Demokrata Partio]] (FPD), kiu en la baloto de 2013 unuafoje en la historio de la parlamento ''Bundestag'' ne atingis minimumon de 5 procentaĵoj da voĉdonoj kaj sekve ne reprezantiĝas en la parlamento.
 
La listo de la unuopaj ministroj de la "granda koalicio" de la konservativaj partioj [[Christlich Demokratische Union Deutschlands|Kristandemokrata Unio de Germanio]] (CDU) kaj [[Christlich-Soziale Union in Bayern|Kristansociala Unio en Bavario]] (CSU) plus la [[Sozialdemokratische Partei Deutschlands|Socialdemokrata Partio de Germanio]] (SPD) - "granda", ĉar la du partiaj blokoj havas la grandan plimulton de parlamentanoj, kaj la parlamenta opozicio sekve estas kompare malgranda, principe situacio evitinda en parlamenta demokratio - publikiĝis la 15-an de decembro 2013. Ĝi sekvu la direktojn de koalicia programo, kiu havas la memfidan titolon ''"Deutschlands Zukunft gestalten"'' - "formi la estontecon de Germanio".