Viktor Janukoviĉ: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La 21an de februaro [[2014]] okazis la komenco de la falo de la diktaturo de '''Viktor Janukoviĉ''' kiu ordonis la 19/20an de februaro 2014 la pafadon kontraŭ opoziciistoj en la [[Eŭromajdano]] / '''Eŭrop-placo''' en [[Kievo]], rezulte de lia krima agado okazis masakro, estis mortpafitaj ĉirkaŭ 100 homoj kaj krome estis preskaŭ unu milo da vunditoj. La 21an de februaro [[2014]] danke al streboj de la Ministroj de Eksterlandaj Aferoj de [[Germanio]] [[Frank-Walter Steinmeier]], de [[Pollando]] '''Radosław Sikorski''' kaj de la gvidantoj de tri opoziciaj partioj de [[Ukrainio]] Janukoviĉ subskribis la interkonsenton, fakte la '''kapitulacon''' (vidu la suban foton) pri la reveno al la Konstitucio de Ukrainio de la jaro [[2004]] kaj pri la novaj prezident-balotoj jam en decembro [[2014]] - neatendite antaŭ la meznokto li probable fuĝis aviadile al [[Ruslando]] aŭ [[Belorusio]]. La 22an de februaro [[2014]] la '''Ukraina Parlamento''' / [[Verĥovna Rada]] ekkomencis la procedon forigi lin de la posteno Prezidento de Ukrainio pere de la '''akuzo pri ŝtatperfido'''.
La 23an de februaro 2014 la '''Ukraina Parlamento''' / [[Verĥovna Rada]] komisiis la plenumon de la funkcio de Prezidento de Ukrainio al '''Oleksandro Turĉinov''', la novelektita la 22an de februaro [[2014]] la Prezidanto de '''Ukraina Parlamento''' / [[Verĥovna Rada]].
La 24an de februaro [[2014]] '''Arsen Avakov''', plenumanta la devon de la Ministro de Internaj Aferoj de Ukrainio informis, ke oni sendis al '''Interpol''' (Internacia organizo de krimo-polico) la kapt-ordonan leteron (arestordonon, serĉordonon) por Viktor Janukoviĉ kun la celo aresti lin kaj ekstradicii al Ukrainio. Oni komencis ankaŭ la juĝesploron pro la amasa mortigado de la civiloj.
 
La ĉefa apudkieva rezidejo de Janukoviĉ "Meĵihirja" ([[Ukraina lingvo|ukraine]] Межигір'я) estis ŝtatigita kaj malfermita por ĉiuj dezirantoj; tie estis montrite, kiel riĉe vivis Janukoviĉ dum sia korupteca agado. Estis/estas ideo trasformi la rezidejon al "muzeo de korupteco".