Fulnek: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
* Koordinatoj: {{koordinatoj gm|49|43|N|17|55|E}}
 
[[Image:Fulnek_castle.jpg|right|thumb|250px|Fulnek, la supra kastelo]]
 
'''Fulnek''' estas urbo situanta en [[Moravio]], proksimume 30 km de urbo [[Opava]]. La urbo estis fondita de sinjoroj el Lichtenburk, la unua mencio pri ĝi devenas el la jaro [[1293]]. Fulnek apartenis pli malfrue al pluraj posedantoj, inter kiuj estis Kostkidoj el Postupice, [[Jiří z Poděbrad]], Jan el Žerotín kaj aliaj. En la jaro [[1426]] la urbo estis konkerita de [[husmovado|husana]] hetmano [[Jan Tovačovský]] el Cimburk. En la [[15-a jarcento|15-a]] kaj la [[16-a jarcento|16-a jarcentoj]] estis en la urbo frateca unueco kaj lernejo de ĉeĥaj fratoj. En la jaro [[1786]] ĉi tie estis fondita fabriko por drapoj kaj en la jaro [[1839]] sukerfabriko. La drapproduktado floris, laboris ĉi tie ankaŭ fulilejo kaj kolorigejo. La unua fabriko por silkaj kaptukoj estis fondita en [[1824]], pli malfrue granda drapprodukta fabriko, segejo, fabriko por meblaro, bierfarejo kaj produktado de ludiloj. Dum la [[dua mondmilito]] granda parto de la urbocentro forbrulis. La historia urbocentro renovigita laŭ proponoj de arkitekto [[Z. Sedláček]].