Artistnomo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ kelkaj dancistoj
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Artistnomo''' (artistonomo) estas kromnomo de [[famulo|fama persono]]. Artistnomon ofte uzas [[varieteo|varieteaj]] kaj [[cirko|cirkaj]] artistoj, [[kantisto]]j kaj aliaj [[muzikisto]]j, [[aktoro]]j, [[iluziisto]]j, [[bildliteraturisto|verkistoj de bildstrioj]] kaj malpli kutime ankaŭ [[sportisto]]j, ekzemple kelkaj [[Brazilo|brazilaj]] [[futbalo|futbalistoj]].
 
Artistnomo tipe estas pli simpla kaj eleganta ol la oficiala nomo de la persono. Artistnomo ankaŭ servas por distingi la publikan vivon de artisto disde la privata. Artistnomo distingiĝas de [[pseŭdonimo]] en tio, ke ĝi ne estas intencita por anonimigi la portanton, sed, male, por konatigi ĝin. Aliflanke, ĝi distingiĝas de [[karesnomo]] en tio, ke ĝi uziĝas en pli oficiala maniero.