Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 72:
 
Graciñas en calquera caso. --[[Uzanto:HombreDHojalata|HombreDHojalata]] ([[Uzanto-Diskuto:HombreDHojalata|diskuto]]) 17:50, 8 Feb. 2014 (UTC)
 
== Esperantigo de "Marjorie Boulton" ==
 
Kara Suso,
 
Kun surprizo mi malkovris ke vi forbalais proponon de esperantigo, kiun mi enmetis sur la paĝon pri ''Marjorie Boulton'', komentante jene:
:''Bonvolu respekti la nomojn de aŭtoroj kaj uzu ilin tiaj, kiaj ili skribas. Ne inventu nomojn (ekz-e "Marĵorio Bultono") kiu nur ekzistas en viaj kapoj.''
 
Des pli miriga por mi estas tiu kruda forigo, ke en via VP-prezento vi indikas:
:''Mia sinteno rilate modifojn de artikoloj verkitaj de aliaj estas netrude interveni, sed kiel eble respekti la laboraĵojn de tiuj homoj. Multfoje mi preferas rekte kontakti la redaktinton por sciigi lin/ŝin pri miaj proponoj kaj atentigoj.''
 
Do, mi informas vin ke mi reindikis esperantan formon, nome "Marĝorio Bultono" (kompreneble apud la originala anglalingva, kiun mi neniam forviŝis!).
Mi dankas vin pro la atentigo "ne inventu nomojn", k mi do aldonis fontojn pri la esperantaj formoj indikataj. Mi cetere ŝanĝis de "Marĵorio" al "Marĝorio" ĉar jam estas ĉi formo uzata por asteroido (vidu art: http://eo.wikipedia.org/wiki/4064_Mar%C4%9Dorio) k pri formo "Bultono" mi indikis, ke ĝi aperis en la libro '''Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj''' (kompilita de Rikardo Ŝulco k Hermano Bermano, Paderborno 1989).
 
Plie mi indikas al vi porinforme, ke Marĝorio Bultono, kiu estas akademiano, miascie ne kontraŭis la freŝe aperintan Oficialan Informon, kiu rekomendas esperantigon de ofte uzataj propraj nomoj, inter kiuj ŝia nomo evidente troviĝas:
http://www.akademio-de-esperanto.org/oficialaj_informoj/oficialaj_informoj_22_2013.html
Mi havis okazon renkonti ŝin k konstati, ke ŝi estas tolerema homo kiu tre verŝajne ne ofendiĝos pro tio, ke oni uzas esperantigitan formon de ŝia nomo, nek konsideros tion malrespekto.
 
Plej amike,
Vito
--[[Uzanto:Pimskrabo|Pimskrabo]] ([[Uzanto-Diskuto:Pimskrabo|diskuto]]) 20:28, 9 Mar. 2014 (UTC)