Diskuto:William Auld: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
e reindiko de esperanta nomo, laŭ 2a 15a reguloj de l' Fundamento
Linio 8:
== Prononco de lia nomo ==
 
Gesinjoroj, bonvolu aldoni la prononcadon de nomo de Auld (aŭ Old?) ĉrĉar por ne parolantoj la anglan lia nomo sonas tute malĝuste. [[Vikipediisto:P.Fiŝo|P.Fiŝo]] 08:36, 7. Feb 2010 (UTC)
 
== Fuŝesperantigo de lia nomo ==
 
Kia absurdaĵo tiu senbezona aldono "esperante Ŭiljamo Aŭldo". Auld neniam esperantigis tiel sian nomon! La individuan, jes, foje, per Vilĉjo (t.e. Vilhelmo), sed neniam por subskribi libron. Kaj en (kredeble aliulaj) poemoj, oni ĉiam rimigis lian familian nomon je "old". Sed ĉu vere necesas o-finaĵigi ĉiujn nacilingvajn nomojn?!!!
 
==Nom-esperantigo==
Dankon pri la atentigo, ke li uzis mem la formon Vilĉjo el Vilhelmo, tion mi ne sciis, tial esperantigis laŭ fonetiko. La nomon mi esperantigis al Aŭldo tial, ke per Oldo (aŭ Old' se ĝenas la o-finaĵo, kiun postulas ne ia absurdemo, sed la regulo 2 de la Fundamento, ĉar propraj nomoj estas vole-nevole gramatike substantivoj) la konfuzo kun old/a eblas (kio eventuale bonas por vortludoj, sed tio ne estas unua celo de esperantigoj :).<br />
Do sekve al viaj rimarkoj, mi indikis "esperante Vilĉjo Aŭld'". Tamen se vi opinias ke Old' estas pli taŭga, ne hezitu ŝanĝi tiel, ŝajnas al mi ke ambaŭ formoj pravigeblas!
--[[Uzanto:Pimskrabo|Pimskrabo]] ([[Uzanto-Diskuto:Pimskrabo|diskuto]]) 10:25, 11 Mar. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "William Auld".