Diskuto:Marjorie Boulton: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'Kia absurdaĵo tiu senbezona esperantigo "Marĝorio Bultono"! Kiel William Auld, Boulton neniam esperantigis sian nomon! Kial "Marĝorio" kaj ne "Marĵorio" aŭ "Marĵoria" (...'
 
e nom-esperantigo
Linio 1:
==Nom-esperantigo==
Kia absurdaĵo tiu senbezona esperantigo "Marĝorio Bultono"! Kiel [[William Auld]], Boulton neniam esperantigis sian nomon! Kial "Marĝorio" kaj ne "Marĵorio" aŭ "Marĵoria" (la demando pri la finaĵo de esperantigitaj virinnomoj ne estas findecidita) aŭ eĉ, etimologie, "Margareta/Margareto"? Ĉio ĉi forte odoras je ŝulcismo, unu el la plej damaĝaj virusoj en la cerbo de personoj infektitaj je ĝi, kune kun ŝajnlogikismo kaj simile. Jen plia kontribuo al nia sekteca bildo!
 
Kia absurdaĵo tiu senbezona esperantigo "Marĝorio Bultono"! Kiel [[William Auld]], Boulton neniam esperantigis sian nomon! Kial "Marĝorio" kaj ne "Marĵorio" aŭ "Marĵoria" (la demando pri la finaĵo de esperantigitaj virinnomoj ne estas findecidita) aŭ eĉ, etimologie, "Margareta/Margareto"? Ĉio ĉi forte odoras je ŝulcismo, unu el la plej damaĝaj virusoj en la cerbo de personoj infektitaj je ĝi, kune kun ŝajnlogikismo kaj simile. Jen plia kontribuo al nia sekteca bildo!<br />
[[Uzanto:Jorge_CAMACHO|jc]]
 
Se senbezona por vi, simple ne uzu, sed ne cenzuru! Al iuj la artikolo mem aŭ eĉ Esperanto entute estas nebezonataj. Mi konsentas pri arbitreco de esperantigoj, sed ne pri absurdeco, aŭ ni diru ke ankaŭ la Fundamento estas absurda.<br />
Kial "Marĝorio" k ne "Marĵorio"? Nu mi unue skribis ĝuste "Marĵorio", sed poste vidis ke ekzistas asteroido, kiu nomiĝas Marĝorio, do simple reuzis la jam ekzistantan formon. La a-finaĵo simple korespondus al nenio (krom al dube [[Varingjeno|varingjen]]-[[Kaloĉajo|kaloĉaja]] latinismo por in-nomoj) kiam la origina formo eĉ ne a-finaĵas. La formo Margareto eblas, sed ĝi sufiĉe multe diferencas de la angla formo (k en la angla jam ekzistas "Margaret", vidu [[Margaret Thatcher|Taĉeron]]!) por ke indu uzi propran formon. [[Rikardo Ŝulco|Ŝulcisto]] mi ne estas, sed ne opinias, ke li nur stultaĵojn diris aŭ ke infektiĝ-riska estas kritika legado de liaj vidpunktoj. Sekteco havas neniun rilaton kun la temo, sed fetiĉismo jes, kiel trafe elmontris [[Sergio Pokrovskij|Pokrovskijo]]) en sia studo pri propraj nomoj:<br />
http://www.pok.heliohost.org/eo/artikoloj/fremdaj-nomoj.html.<br />
Plej amike, Vito --[[Uzanto:Pimskrabo|Pimskrabo]] ([[Uzanto-Diskuto:Pimskrabo|diskuto]]) 11:04, 11 Mar. 2014 (UTC)
Reiri al la paĝo "Marjorie Boulton".