Enhavo forigita Enhavo aldonita
e nom-esperantigo (kial forigis)
Linio 202:
==Averto==
Saluton. Mi vidas, ke en sia kampanjo kontraŭ Portalo:Pedofilio, la uzanto-administranto DidiWeidmann nun estas sendanta novan serion da mesaĝoj al uzantoj, ĉi-foje al tiuj, kiuj voĉdonis kontraŭ la forigon de la portalo. En tiuj mesaĝoj li demandas se vi ĉiuj estas pretaj regule kunlabori kaj kunredakti en la portalo ("ne nur unu foje per redakteto en duona jaro, sed almenaŭ unufoje semajne" unufoje semajne! -!!!-), kiel speco de ĉantaĝo aŭ kondiĉo altrudata de li mem por ne forigi la portalon, kiu ĉiuokaze li klopodus manipuli kaj cenzuri laŭ sia fajfilo. Nu, antaŭ tio mi devas averti, ke: UNUE: Ekde la komenco, '''la portalo estas farita tiamaniere, ke ĝi tute ne bezonas ian flegadon'''. Ĝi ne entenas, kiel oni povas konstati, sekciojn kiaj "Novaĵoj" aŭ "Aktualaĵoj", sed nuraj artikoloj, biografioj, historiaj eventoj, naskiĝoj, kiuj rotacias ĉiumonate. Tiaj enhavoj, memkompreneble, '''ne bezonas ian ĝisdatigon... des pli plurfoje po semajno!''' La propono flegi ĝin konstante, plurfoje po semajno, estas do sensenca kaj absurda. DUE: '''DidiWeidmann ja scias ke neniu pretos flegi la portalon po du fojojn semajne.''' Sciante tion, li esperas atingi '''ekskuzon, kiu permesu al li libere cenzuri, forigi aŭ manipuli''' la portalon. Pardonu la ĝenon, sed mi ne povis resti silenta antaŭ tiu nova manipulado. Amike.--[[Uzanto:Pangea|Pangea]] ([[Uzanto-Diskuto:Pangea|diskuto]]) 09:13, 13 Jan. 2014 (UTC)
 
==Nom-Esperantigo==
Kara Paŭlo,
Ĵus rimarkis mi, ke vi ĉe la paĝo [[Pete Seeger]] nuligis la esperantigon kiun mi proponis. Ĉu vi bonvolas indiki kial? Eble mi eraris en la prononco, povas esti ke Pit' Siger' estas neoportuna esperantigo, sed tiam indus proponi pli taŭgan. Aŭ ĉu vi kontraŭas la principon mem de indiko de ebla esperantigo, kiel [[jc]] kiu nuntempe grumblas kontraŭ tio ĝis en [http://www.liberafolio.org/2014/cu-vikipedio-au-sulcopedio Libera Folio]? Scivoleme k kunlaboreme, Vito--[[Uzanto:Pimskrabo|Pimskrabo]] ([[Uzanto-Diskuto:Pimskrabo|diskuto]]) 18:32, 12 Mar. 2014 (UTC)