'''Salvador Dalí i Domènech''', en esperanto '''Salvadoro Dalio''' (naskiĝis la {{daton|11|majo|1904}} en [[Figueres]], mortis la {{daton|23|januaro|1989}} samloke), estis grava [[Katalunio|kataluna]] [[artisto]], plej konata pro sia [[Superrealismo|superrealismaj]] verkoj kaj la emo provoki la publikon. La verkaro de Dalí estas rimarkinda pro okulfrapa kombino de bizaraj sonĝaj bildoj kun bonega pentrista kapablo influita de [[Renesanco|renesancaj]] majstroj. Dalí estis artisto kun grandaj talento kaj imagivo.