Katolika Eklezio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Pedro_Berruguete_-_Saint_Dominic_Presiding_over_an_Auto-da-fe_(1475).jpg estas anstataŭigita per [[commons:Image:Pedro_Berruguete_Saint_Dominic_Presiding_over_a...
Linio 104:
 
En la [[12-a jarcento]], suda [[Francio]] vidis la aperon de [[katarismo]]<ref>Malcolm Barber, ''The Cathars'' p1. Longman, ISBN 0-582-25661-5.</ref>, dualisma herezo kiu disvastiĝis de [[Orienta Eŭropo]] tra [[Germanio]]. Post kiam la kataroj estis akuzitaj je murdado de papa delegito en [[1208]], [[papo]] [[Inocento la 3-a]] deklaris la [[Albigensismo|albigensan krucmiliton]] kontraŭ ili, kiu baldaŭ fariĝis "terura masakro". Li poste starigis la unuan papan inkvizicion por radikale ekstermi la ceterajn katarojn. Formaligite sub [[Gregorio la 9-a]], tiu mezepoka [[inkvizicio]] estis utiligata por la lukto kontraŭ herezoj.
[[Dosiero:Pedro Berruguete - Saint Dominic Presiding over an AutoPedro_Berruguete_Saint_Dominic_Presiding_over_an_Auto-da-fe (1475)fe_1495.jpg|right|thumb|200px|[[Pedro Berruguete]]. ''Sankta Domingo prezidas aŭtodafeon'' ([[1475]]).]]
Dum la tempo, aliaj inkvizicioj estis lanĉitaj de laikaj regantoj, sub la iniciato aŭ kun la aprobo de eklezia hierarkio, por procesigi herezulojn, reagi al la minaco de islama invado aŭ por politikaj celoj. La reĝoj [[Katolikaj Gereĝoj|Fernando kaj Izabela de Hispanio]] formis inkvizicion en [[1480]], originale por trakti malfidelajn konvertitojn de [[judismo]] kaj [[islamo]] al Katolikismo. Dum la perido de [[1350-aj jaroj]], tiu hispana inkvizicio kondamnis inter 3 000 kaj 4 000 homoj, reprezentante ĉirkaŭ du procentojn de akuzitoj. En [[1482]] [[Siksto la 4-a]] kondamnis la troigon de la [[Hispana Inkvizicio]]<ref>http://www.laguia2000.com/el-mundo/la-inquisicion-espanola</ref>, sed Fernando ignoris liajn protestojn. Estas debato inter historiistoj pri la relativa severeco de la Inkvizicio: ĝenerale oni konsideras ke ĝi kaŭzis la terorigon de la deviantoj kaj malsamopiniantoj, kaj ke ĝi restriktis la liberan pensadon en la landoj kie ĝi havis pli da povo; katolikaj pensuloj asertas ke pro jarcentoj da protestanta propagando, oni [[Nigra legendo de la Inkvizicio|troigis]] la hororojn de la inkvizicioj asociitaj al la Romkatolika Eklezio kun agoj de laikaj regantoj. Kelkaj filozofoj kaj sciencistoj, inter kiuj plej famaj estas [[Giordano Bruno]] kaj [[Galileo Galilei]] estis pridemanditaj aŭ eĉ kondamnitaj de la inkvizicio. Laŭ historiisto [[Thomas Noble]], la efiko de la Galilea afero estis restrikti sciencan evoluon en kelkaj eŭropaj landoj. Kiel reago, la eklezio kreis la [[papa Akademio de la Sciencoj|Papan Akademion de la Sciencoj]] en [[1603]]. La inkvizicio ludis maĵoran rolon en la fina elpelo de [[Islamo]] de [[Sicilio]] kaj Hispanio. En aliaj sociaj frontoj, katolikaj instruantoj turniĝis rekte al la forigo de sklaveco en la 15-a kaj 16-a jarcentoj, kvankam la papado daŭre aprobis portugalan kaj hispanan prenon de islamaj sklavoj.
[[Dosiero:Michelangelo - Fresco of the Last Judgement.jpg|thumb|180px|left|Fresko "La lasta juĝo" de Mikelanĝelo]]