Jan Żaryn: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
laŭ pollingva vikipedio
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:43, 13 mar. 2014

Jan Krzysztof Żaryn (naskiĝis la 13-an de marto 1958) – pola historiisto, universitata instruisto, socia aganto, profesoro pri homa scienco.

Vivo

En 1984 finis Historian Fakultaton de Varsovia Universitato kun specialiĝo: arkivoj. Jaron poste dum postdiplomaj studoj iĝis pedagogo. Kiel studento kunkreis universitatan aŭtonomecon. En la jaroj 1984–1990 laboris kiel instruisto pri historio en liceoj de Varsovio.

De 1986 verkas por "Acta Poloniae Historica", "Kwartalnik Historyczny" (Historia Jarkvarona Revuo), "Biuletyn IPN" (Bulteno de Instituto pri Nacia Memoro), "Przegląd Katolicki" (Katolika Revuo), "Ład" (Ordo), "Gazeta Niedzielna" (Semajna Gazeto) en Londono, "Gazeta Polska", "Arcana" kaj "Więź". En 1989 membriĝis al Sendependa Aŭtonomeca Sindikato Solidareco.

En 1997 doktoriĝis per disertaĵo titolita "Rilatoj inter ŝtata regopovo kaj Romkatolika Eklezio en Pollando en la jaroj 1945–1950". En 1999 iĝis sekretario de la Komitato por Memorigi Polojn Savantajn Judojn, kaj en 2004 prezidanto de Historia Komisiono de tiu ĉi Komitato. En la jaroj 2000–2003 estis membro de Programa Konsilio de la Fondaĵo de Pola Episkoparo "Verko de la Nova Jarmilo". Decembre 2000 eklaboris en Buroo de Publika Edukado de Instituto pri Nacia Memoro. De 2003 lekcias en la Universitato al Kardinalo Stefan Wyszyński kaj en Varsovia Universitato.

En 2003 habilitiĝis per "Historio de Katolika Eklezio en Pollando 1944-1989 ĉe Historia Instituto de Pola Scienca Akademio. Januare 2006 iĝis direktoro de la Buroo de Publika Edukado, sed aprile 2009 estis forigita de la posteno pro radia intervjuo en kiu dubindigis pravecon de Lech Wałęsa. Ekde 2007 membro de la Konsilio de Fondistoj de la Fondaĵo al "Anatemitaj Soldatoj". Li ankaŭ kunsidas en historia konsilio de la Soldat-Asocio de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando.

Jan Żaryn specialiĝas pri la plej nova historio, precipe de la katolika eklezio en Pollando en la 20-a jarcento, nacia tendaro kaj politika historio de elmigrintaro post 1945. De majo 2013 estas ĉefredaktoro de historia revuo W Sieci Historii (En Reto de Historio), eldonata paralele kun semajnrevuo W Sieci (En Reto)

Bibliografio

Eksteraj ligiloj