Germana Imperiestra Regno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
membroj de la federacia konsilio
Linio 136:
== Konstitucio ==
La Germana Regno en 1871 jure nek estis nova ŝtato nek estis vera nacio, sed nur estis pligrandigita formo de la [[Nordgermana Federacio]] de 1866/1867. Same kiel en ĉi-lasta, gravan pozicion en la Germana Regno havis la unuopaj subŝtatoj (la tiel-nomataj ''Bundesländer''). Nur iompostiome la Germana Regno estis konsiderata kiel pli ol nura federacio, kiel firma unuo regata de la imperiestro (la ''Kaiser'').
 
Kvankam la ŝtataneco de la regnaj civitanoj, kiu estis skribita sur ties legitimilo, ne estis ''germana'' oficiale, sed tiu de la respektiva federacia subŝtato (ekz-e ''[[Prusujo]]'' aŭ ''[[Bavarujo]]''), la tria artikolo de la konstitucio difinas, ke ĉiu regna civitano devas esti trajtata egale, do sendepende de sia subŝtata civitaneco.<ref>documentArchiv.de: ''Gesetz betreffend die Verfassung des Deutschen Reiches. Verfassung des Deutschen Reichs'', Art. 3 [1]. Publikigita la 16-an de Aprilo 1871. Ligilo: http://www.documentarchiv.de/ksr/verfksr.html. Vidita la 15-an de Marto 2014.</ref>
 
Kiel rezulto de la federacia tradicio de Germanujo, la regno havis duĉambran parlamenton – la regnan parlamenton (''Reichstag'') elektatan ĉiujn tri jarojn (ekde la konstitucia reformo de 1890 ĉiujn kvin jarojn) kaj la federacian konsilion (''Bundesrat'', resp. malnova ortografio: ''Bundesrath''), en kiu reprezentiĝis la registaroj de la subŝtatoj. Ambaŭ institucioj kune estigis leĝojn, sed la imperiestro, kiu ĉiam estis la reĝo de Prusujo samtempe, rajtis revoki la ĉambrojn kaj krome dissolvi la regnan parlamenton. Li ankaŭ reprezentis Germanujon [[internacia rajto|popoljure]] kaj estis ordonanto de la armeo. Malgraŭ la grava pozicio de la imperiestro, la federacia konsilio laŭkonstitucie estis la plej supra institucio de la regno, i.a. ĉar ĝi havis la rajton iniciati kaj vetoi leĝojn kaj dissolvi la regnan parlamenton. Ĝia prezidento samtempe estis ministro-prezidanto de Prusujo kaj kanceliero de la Regno, kiu kune kun sia registaro estas nomata de la imperiestro.<ref>Bundeszentrale für politische Bildung (bpb.de): ''Die Verfassung des Deutschen Reiches vom 16. April 1871''. Publikigita la 27-an de Septembro 2012. Ligilo: http://www.bpb.de/cache/images/0/141010-st-original.jpg?BC77D. Vidita la 15-an de Marto 2014.</ref> La nombro da membroj de la konsilio, kiujn ĉiu subŝtato rajtis sendi, dependis de la grandeco de tiu federacia subŝtato. Jen listo.<ref>documentArchiv.de. Samloke, Art. 6 [1].</ref>
 
=== Membroj de la Federacia Konsilio ===
 
{| class="wikitable"
! Subŝtato !! Reprezentantoj
|-
| Prusujo || 17
|-
| Bavarujo || 6
|-
| [[Saksio]] || 4
|-
| [[Virtembergo]] || 4
|-
| [[Badeno]] || 3
|-
| [[Hesio]] || 3
|-
| [[Meklenburgo|Meklenburgo-Schwerin]] || 2
|-
| [[Saksio-Vajmaro]] || 1
|-
| [[Mecklenburg-Strelitz|Meklenburgo-Strelitz]] || 1
|-
| [[Oldenburgio]] || 1
|-
| [[Brunsvigo]] || 2
|-
| [[Saksio-Meiningen]] || 1
|-
| [[Saksio-Altenburg]] || 1
|-
| [[Duklando Saksio-Koburgo kaj Gotao|Saksio-Koburgo kaj Gotao]] || 1
|-
| [[Anhalt]] || 1
|-
| [[Schwarzburg-Rudolstadt]] || 1
|-
| [[Schwarzburg-Sondershausen]] || 1
|-
| [[Waldeck]] || 1
|-
| [[Reuß älterer Linie]] || 1
|-
| [[Reuß jüngerer Linie]] || 1
|-
| [[Ŝaŭmburgo-Lipo]] || 1
|-
| [[Lipo (lando)|Lipo]] || 1
|-
| [[Lubeko]] || 1
|-
| [[Bremeno]] || 1
|-
| [[Hamburgo]] || 1
|-
| '''Entute''' || '''58'''
|}
 
== Ekonomio ==