Germana Imperiestra Regno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
membroj de la federacia konsilio
Neniu resumo de redakto
Linio 94:
{{ĉefartikolo|Militoj de Germana Unuiĝo}}
La Germana Imperiestra Regno estis la unua tutgermana [[nacio-ŝtato]]. Antaŭ 1871, multaj diversaj germanaj landoj ekzistis, el kiuj la plej dominantaj, Prusujo kaj Aŭstrujo vivis en longa konkurenco. En tri militoj kondukintaj al la germana unuiĝo, la germanaj teritorioj estis disvastigataj en la nordo per la akiro de [[Ŝlesvigo]] kaj [[Holstinio]], Prusujo superis Aŭstrion en la pridominanteca batalo kaj la malnova malamiko Francujo estis malfortigata, per kio la germanaj landoj unuiĝis en ties deziro je nacia unueco. La prusa reĝo, Vilhelmo la 1-a, estis proklamata kiel Unua Germana Imperiestro.
 
== Historio laŭ jaroj ==
=== Kanceliero Bismarck (1871-1890) ===
==== 1871-1878 ====
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 146-1990-023-06A, Otto von Bismarck.jpg|thumb|right|Bismarck, 1881.]]
Dum la unuaj jaroj post la estigo de la Germana Regno, ĝia fondinto Bismarck ankoraŭ ludis tre gravan rolon kiel regna kanceliero. Ĝis ĉirkaŭ 1878/1879, li preferis kaj subtenis la politikon de la [[Nacia Liberala Partio]], kiu estis la plej granda partio en la unua regna elekto de 1871 gajninte 30,1% de la voĉoj. Sub la regado de la liberala partio, pluraj ekonomiaj reformoj plimodernigis la germanan [[Nacio-ŝtato|nacio-ŝtaton]], i.a. la forigo de restaj doganoj, la enkonduko de nacivasta monunuo (la tiel-nomata “Mark”) kaj aliaj normitaj mezuroj. Ankaŭ juraj reformoj kontribuis al la interkultura unuigo de la germanaj subŝtatoj. Tamen, la granda subŝtato Prusujo, kies estraro ĉefe organizis la germanan union, ankoraŭ estis dominanta en la regna politiko, ĉar la imperiestro samtempe estis prusa reĝo kaj la ĉefministro de Prusujo preskaŭ ĉiam ankaŭ estis la kanceliero de la germana regno.
 
En 1873, ekonomia krizo nomita “Gründerkrach” (germane: “fondinta krako”) ŝokis la financan merkaton, i.a. en [[Usono]], [[Aŭstrio-Hungario|Aŭstrujo-Hungarujo]] kaj Germanujo. Post 1871, la germana ŝtato ricevis kontribucioj de [[Tria Franca Respubliko|Francujo]], kiu malsukcesis en la milito kontraŭ Prusujo. Aldone, la liberala politiko ebligis pli facilan kreon de akciaj entreprenoj. Sekve, ekonomia optimismo pligrandiĝis en la germana regno kaj la akcioj kreskis rapide. Malmulte poste, la spekulativa bobelo eksplodis kaj la krizo evidentiĝis. En la sekvaj jaroj, la ekonomio ankoraŭ suferis sub la krizo, pro kio oni nomis la fazon post la akcia falo “Gründerkrise” (germane: “fondinta krizo”). Ĉar la ekonomia politiko de la liberala partio antaŭiris la krizon, oni akuzis la liberalulojn kaj la judojn, kiuj estis la ĉefiniciatintoj de ekonomiaj krizoj laŭ la opinio de tiuj, kiuj serĉis propekan kapron.
 
Post la krizo, Bismarck ne plu laboris kun la liberaluloj, kiuj perdis 7% de la voĉoj inter 1871 kaj 1878, sed li nun pli intense laboris kun la konservativaj partioj. Dume, li enkondukis leĝon kontraŭ socialismo, per kiu li intencis malfortigi la plifortiĝantan [[Socialdemokratia Partio de Germanio|socialdemokratian partion]].
 
==== 1878-1890 ====
 
Jam en 1875, Bismarck estis diranta, ke li volas reenkonduki kelkajn doganojn, por ke la danĝero de denova financa krizo estu malplialtigata. Tia protektisma formo de ekonomia politiko kontraŭis la opiniojn de la liberaluloj, do diversaj ministroj de la Nacia Liberala Partio anoncis sian abdikon. Fine, la subŝtataj politikistoj, kiuj ankoraŭ malfidis je la nova protektismo de Bismarck, estis konvinkataj de ekonomiistoj kaj industriuloj, kiuj mem petis la ŝanĝon de la ekonomia politiko.
 
Ekde la 1880aj jaroj, Bismarck pluigis sian batalon kontraŭ la socialismo per la enkonduko de tri asekuroj, nome al la malsanulara, la maljunulara kaj la akcidenta asekuroj. La kanceliero ne nur intencis bati la socialistojn per fari reformojn, kiujn ili deziris kaj kiuj ilin popularigis. La reformoj ankaŭ parte solvis la [[Socia demando|socian demandon]] per la interveno de la ŝtato, alie ol la liberaluloj volis. Ilia intenco estis, ke la socia demando estu solvata ene de la socio, ekzemple per memhelpaj organizaĵoj.
 
Intertempe, la germana regno evoluis al granda potenco, kies ekonomio kaj ĉefurbo kreskis tiel rapide, ke ĝi baldaŭ kapablis konkurenci kun landoj kiel [[Britujo]] kaj [[Rusia Imperio|Rusujo]]. En 1877, la germana ĉefurbo [[Berlino]] havis unu milionon da enloĝantoj,<ref>Berlin.de: ''Die kaiserliche Reichshauptstadt''. Ligilo: http://www.berlin.de/berlin-im-ueberblick/geschichte/kaiserliche_hauptstadt.de.html. Vidita la 27-an de Oktobro 2013.</ref> dum nek [[Moskvo]] nek [[Sankt-Peterburgo]] havis pli ol 800.000 enloĝantoj. Iĝinte pli forta, la regno ankaŭ estis konfrontata kun pli da internaciaj konfliktoj, ekzemple kun la “milito-jam-videblas-krizo”, en kiu Rusujo kaj Britujo certigis, ke ili intervenus, se Germanujo denove atakus Francujon. Sed la regno ankaŭ kapablis akiri prestiĝon kiel gastiganto de la [[Kongreso de Berlino|Berlina kongreso]], kiu precipe koncernis la politike ŝanceliĝantan situacion en la [[Balkano]].
 
Eksterpolitike, la nove fondita imperio devis alianciĝi kun aliaj potencoj por ne esti izolita. Lokiĝante inter Francujo kaj Rusujo, Bismarck konstante timis aliancon inter tiuj landoj, kiuj kune povus ataki Germanujon ĉe du frontoj. Por eviti tian kontraŭgermanujan koalicion, Bismarck formis sekretan aliancon kun Rusujo en 1887. Krom tio, Germanujo jam estis en alianco kun Aŭstrujo-Hungarujo ekde 1879, al kiu sin aldonis Italujo tri jarojn poste. En tiu sistemo, Bismarck evitis la eblon de alianco kontraŭ Germanujo kaj samtempe ekskludis Francujon el la alianca sistemo. Britujo ajnkaze ne apartenis al iu ajn alianco tiutempe.
 
En 1888, la unua germana imperiestro, Vilhelmo la 1-a, mortis. Lia filo, Frederiko la 3-a, mortis samjare pro kancero kaj do nur povis regi kelkajn semajnojn. La posteulo kaj filo de Frederiko, Vilhelmo la 2-a, malŝatis la dominantan rolon, kiun ludis Bismarck en la germana politiko. Alie ol sia avo, li ne volis esti kvazaŭ regata de sia kanceliero, sed li volis mem regi. La nova imperiestro baldaŭ poste, en 1890, demisiis la maljunan kancelieron, kiu jam ekde preskaŭ 20 jaroj regis la regnon. La sekvanto de Bismarck iĝis [[Leo von Caprivi]].
 
=== Vilhelma Tempo (1888/1890-1918) ===
==== Paca tempo (1888/1890-1914) ====
[[Dosiero:Wilhelm II of Germany.jpg|thumb|right|Imperiestro Vilhelmo la 2-a.]]
Kontraste al Bismarck, Vilhelmo la 2-a ne opiniis, ke la teritorio, kiun Germanujo havis ekde 1871, sufiĉis por esti granda potenco. Anstataŭe, la imperiestro pligrandigis la militan ŝiparon por konkurenci kun Britujo kaj akiri koloniojn en aliaj kontinentoj. La germana koloniismo, kvankam Vilhelmo tutenergie provis ĝin praktiki, ne estis tre fruktodona, ĉar la plejmulto de la eblaj kolonioj jam estis okupata de aliaj potenco, i.a. Britujo, Francujo kaj la [[Otomana Imperio]]. Tamen, kelkaj koloniaj restoj povis esti aneksataj, ekzemple [[Germana Sudokcidenta Afriko]] aŭ [[Germana Orient-Afriko]] kaj iuj insuloj en la pacifiko. Entute, oni koloniis ĉ. 2,7 milionoj da kvadratigataj kilometroj.<ref>Eikenberg, Gabriel: ''Statistische Angaben zu den deutschen Kolonien''. El: ''dhm'' (germana historia muzeo). Ligilo: http://www.dhm.de/lemo/html/kaiserreich/aussenpolitik/kolonien2/. Vidita la 27-an de Oktobro 2013.</ref>
 
La tiel-nomata “Weltpolitik” (germane: “Mondpolitiko”), kiel oni nomis la germanan imperialismon, precipe estis malŝatata de la socialdemokratoj, kiuj pli kaj pli fortiĝis en la germana regno. Nek la kontraŭsocialisma leĝo nek la sociaj reformoj enkondukitaj de Bismarck povis haltigi la sukceson de la socialisma partio, SPD, kiu en la elekto de 1912 eĉ gajnis 34,8% kaj estis la plej granda partio en la nova parlamento.<ref>StJbDR, 1914, p. 342.</ref> La socia demando, al kiu Bismarck provis respondi per la novaj asekuroj, denove graviĝis en granda ondo de la industriigo, kiu okazis fine de la 19-a jarcento: Inter 1882 kaj 1907, la ekonomiaj sektoroj de industrio kaj komerco kune kreskis je 10,9%, dum la agrikulturo malkreskis je eĉ 13,2%.<ref>Sozialgeschichtliches Arbeitsbuch (socihistoria libro de la laboro), vol. 2, p. 66.</ref>
 
Kadre de la mondopolitiko, la germana regno konkurencis kun Britujo pri la kreado de ŝipoj, en kiu venkis Britujo. Inter 1906 kaj 1914, la Unuiĝinta Reĝlando kreis 38 batalŝipojn kaj Germanujo kreis 24.<ref>Trueman, Chris: ''The Naval Race 1906 to 1914''. El: ''History Learning Site''. Ligilo: http://www.historylearningsite.co.uk/naval_race_1906_to_1914.htm. Vidita la 27-an de Oktobro 2013.</ref> Sed la konkurenco ne nur estis restriktata je ŝipkreado, sed oni ankaŭ batalis pri kolonioj: Dufoje la germana regno provis pliintensigi sian influon en Maroko per sendi ŝipojn tien, sed Francujo, al kiu apartenis la Maroka teritorio tiutempe, kaj Britujo sin defendis kontraŭ Germanujo sukcese.
 
Dum la eksterpolitikaj malfacilaĵoj plimultiĝis, la alianca sistemo de Bismarck iompostiome ŝanĝiĝis malavantaĝe por Germanujo. Vilhelmo la 2-a ne pluigis la sekuran aliancon kun Rusujo, kaj kelkaj politikistoj kaj diplomatoj preferis la forfalon de tiu alianco, i.a. [[Bernhard von Bülow]], kiu poste iĝis kanceliero kaj posteulo de Caprivi. Bülow anstataŭe volis refirmigi la aliancon kun Aŭstrujo-Hungarujo. Intertempe, Britujo kaj Francujo alianciĝis en 1904 kaj Rusujo aliĝis al tiu alianco en 1907. Tiumaniere, Germanujo estus havinta du frontojn kontraŭ la malamika alianco inter Francujo, Britujo kaj Rusujo.
 
==== La Unua Mondmilito (1914-1918) ====
{{ĉefartikolo|Unua Mondmilito}}
La 28-an de junio 1914, la heredanto de la aŭstra trono, [[Franz Ferdinand d'Este|Franz Ferdinand]], estis murdata de serba naciisto en la urbo [[Sarajevo]]. Sekve de tiu okazaĵo en la Balkano, kiu jam estis de longe la plej malstabila regiono en Eŭropo, Aŭstrujo-Hungarujo deklaris militon al [[Serbujo]]. Antaŭ ol Rusujo, kiu sin komprenis kiel savanto de la balkanaj landoj, povis ataki Aŭstrujo-Hungarujon, Germanujo sendis ultimaton al Rusujo kaj al Francujo, kaj post kiam la ultimatoj ne estis respondataj, la regno deklaris militon al ambaŭ la 1-an kaj la 3-an de Aŭgusto 1914.<ref>dhm (germana historia muzeo): ''Kriegserkärungen''. Ligilo: http://www.dhm.de/lemo/html/wk1/kriegsverlauf/kriegserklaerungen/. Vidita la 27-an de Oktobro 2013.</ref> La aliancoj efikis kvazaŭ ĉenreakcio, en kiu unu ago sekvis aŭtomate al la alia. La Unua Mondmilito kreiĝis.
 
Origine la germanaj soldatoj pensis, ke la milito jam estus finita je decembro 1914, sed baldaŭ evidentiĝis, ke tio estis utopio. Ĉe la okcidenta fronto, inter Germanujo kaj Francujo estiĝis grandega aro da tranĉeoj, kiuj apenaŭ moviĝis. Ĉe la orienta fronto, inter Germanujo kaj Rusujo, la germanaj trupoj estis pli sukcesaj. En 1917, la Rusa Revolucio okazis kaj sekve, la komunistoj, kiuj ekde tiam regis en Rusujo, igis pacon kun la regna registaro. Dume, britaj ŝipoj blokis la nordan maron por eviti manĝaĵan komercon al Germanujo. Kiam en vintro 1916/1917 la enlanda produktado de manĝaĵoj estis katastrofe malsufiĉa, grandaj partoj de la popolo suferis malsaton. Post kiam Usono aliĝis al la kontraŭgermana alianco, la milita malsukceso de la regno preskaŭ certis. En Oktobro 1918, la registaro iomete demokratiiĝis sub la rego de la socialdemokratia partio, antaŭ ol la kanceliero [[Max von Baden]] anoncis la abdikon de Vilhelmo la 2-a, sen ke tiu mem sciis pri tio. La 9-an de Novembro, la socialdemokrato [[Philipp Scheidemann]] proklamis la Germanan Respublikon kaj per tio finigis la imperiestran regnon. Du tagojn poste, la milito finiĝis por Germanujo.
 
== Konstitucio ==
Linio 198 ⟶ 159:
| '''Entute''' || '''58'''
|}
 
== Ekonomio ==