Friedrich Ebert: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 7 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (Roboto: Forigo de 40 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q2646))
La novembra revolucio ekis tri tagojn antaŭ la armistico kaj venkis la 9-an de novembro. Samtage [[Max von Baden]] – laxu propra decido – transdonis la kancelieran postenon al Friedrich Ebert. Ebert tiam esperis je regenteco ene de la imperiestra sistemo, fakte estis nur unu tagon kanceliero. Li akceptis la revolucion la 10-an de novembro kiel fakton kaj fondis socialistan registaron el reprezantantoj de SPD kaj USDP. La registaro nomis sin [[Konsilio de Popolkomisiitoj]] kaj bazis sian potencon je la Laboristaj kaj Soldataj Sovetoj kaj elpaŝis en nomo de tuta Germanio, sed fakte tiu registaro estis arbitre kaj per malplimulto elektita en berlinaj uzinoj kaj armeo. Tiun registaron ŝanĝis nur la novelektita parlamento en januaro de 1919. La unua registaron formis la dua alianciataj partioj, ricevintaj 85 % de la voĉdonoj. La registaron gvidis Philipp Scheidemann, dum Ebert iĝis unua prezidento de respubliko.
 
Klopodoj de Ebert kaj [[Hugo PreussPreuß]] (profesoro pri konstitucia juro) pri unueca Germanio (''Einheitsstaat'') ne sukcesis, Prusio rezervis sian ŝtatecon kaj lanadon ŝiris internaj bataloj. Pro tio Ebert apogis sin je Freikorps (kontraŭkomunistaj iamaj oficiroj). Restis ankaŭ la bienegoj.
 
La parlamentaj elektoj de 6-an de junio [[1920]] kondukis al malvenko de la tripartia alianco. La malvenkon kaŭzis la [[traktato de Versailles]]. Alia kaŭzo estis la [[Kapp-puĉo]], kvankam ĝi kolapsis jam post kelkaj tagoj en marto 1920.