'''Bremerhaven''' [prononcu: bre:merHAfn]{{prononco|bremerHAfen|ˌbʁeːməʁˈhaːfn̩}} estas havena urbo en nordokcidenta [[Germanio]] kun 116. 000 loĝantoj. Ĝi situas ĉe la orienta bordo de la riverego [[Weser]], nur malmultajn kilometrojn for de ĝia enfluejo en la [[Norda Maro|Nordan Maron]]. Kune kun la urbo [[Bremeno]] (situanta je 53 km pli sude), ĝi konsistigas la germanan [[federacia lando (Germanio)|federacian landon]] [[Bremeno (lando)|Bremeno]]. En [[2005]] la urbo estis fondomembro de la [[metropola regiono Bremeno-Oldenburgo]].