Humajun: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 39 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q486188)
Linio 6:
Profitante la nestabilecon de la imperio, ĉirkaŭita de la kortegaj intrigoj, la [[raĝao]]j sumbetitaj al lia patro ribeliĝis. En [[1531]], Humajun portis sian armeon al la fortikaĵo de [[Kalinjar]]. Sed pro la manko de sufiĉaj rimedoj de la imperia trezorejo, li akceptis kontraŭ mono la malsieĝon. Humajun ekiris tiam por subigi la [[afganoj]]n instalitajn en [[Biharo]], kiujn li venkis en [[1532]]. En decembro de tiu jaro li sukcesis subigi la trupojn de [[Ŝer Ŝah Suri]].
 
Dume, [[Bahadur Ŝaho]] aneksigis la regionon Malwa (hodiaŭ situas en partoj de la subŝtatoj [[Madhja-Pradeŝo]] kaj [[Raĝastano]]). Bahadur fortiĝis en la fortikaĵo de Chittor. Humajun prenis la fortikaĵon kaj devigis Bahadur fuĝi. La trupoj de la imperio daŭrigis la marŝadon, prenante la fortikaĵon de [[Mandu]] kaj la urbojn Cambay kaj [[AhmedabadoAhmadabado]]. Li lasis sian fraton Askari kiel reganto de la regiono; sed tiu ĉi lasta estis nekapabla defendi la regionon kiam en [[1536]] Bahadur Shah ĝin atakis.
 
Dum Humajun daŭrigis la militkampanjojn okcidente, Ŝer Ŝah plifortigis sian pozicion en Bihar kaj sin lanĉis al la konkero de [[Bengalo]]. Humajun dedicis provi rekuperi Bengalon anstataŭ persekuti Ŝer Ŝah. La [[26-an de junio]] [[1539]], la mogolaj trupoj estis venkitaj de la afganoj en la [[batalo de Ĉanso]]. Humajun devis fuĝi al [[Agra]] akompanita nur de kelkaj fidelaj sekvantoj. Li estis denove venkita en batalo kontraŭ la afganoj (en [[Batalo de Kanauj|Kanauj]], [[1540]]) pro kio li denove fuĝis, ĉi foje al [[Panĝabo]] kaj poste al [[Sindh]]. Estis tie, en Umarkot, kie lia filo kaj heredanto [[Akbar]], naskiĝis en [[1542]].