Lageto Betesda: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 15 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q831297)
++: == Referencoj == {{referencoj}}
Linio 1:
[[Dosiero:Jerusalem Bethesda BW 1.JPG|thumb|right|200px|Lageto Betesda]]
'''Lageto Betesda''' (aŭ ''Betzaeta'' aŭ ''Betzatà'') troviĝis en [[Jerusalemo]] pri kies ekzisto oni multe dubis kaj diskutis. La mencio pli interesa pri ĝi estas tiu en la evangelio de [[Sankta Johano]] 5,2: "''En Jerusalemo apud la Pordego de Ŝafoj estas lageto, nomata en la Hebrea lingvo Betesda, havanta kvin portikojn''". <ref name="Johano 5" >[http://www.site-bereabiblehub.com/cesp/sbjohn/]5.htm Johano 5]</ref> En tiu loko laŭ tiuj skribaĵoj Jesuo sanigis paralizulon [http://it.wikipedia.org/wiki/Guarigione_del_paralitico_alla_piscina_di_Betzaeta (it)]. Krom arkeologaĵo fosita en la ĵus pasinta jarcento, la elfositaj restaĵoj koncernas ankaŭ la historiecon de la johana evangelio.
 
Ĉar pri tiu baseno oni ne trovis spuron en la malnova Jerusalemo, oni opiniis ke ĝuste tiu foresto fortigis la opinion, elaboritan en dekoj kaj centoj aŭ miloj da eseoj de spertuloj kritikaj pri la historia kongrueco de la evangelio laŭ Johano. Ne eblas citi kaj priskribi la interpretojn, simbolajn kaj mitologiajn, svarmantajn rilate tiun lageton ĉirkaŭatan de "kvin portikoj”. Por la senmitigantoj la “lageton... havanta kvin portikojn” transdonas nur simbolan valoron, ne historian lokon. La kvin izraelaj triboj, la unuaj kvin libroj de la Skriboj ([[Pentateŭko]]), simbolo de la hebrea [[Kabalo]] por kiu la nombro 5 reprezentas la fakultojn de la animo, la kvin fingroj de la mano de [[Javeo]], la kvin pordoj de la [[Ĉiela Jerusalemo]]... estas iuj de senfinaj hipotezoj proponitaj miksitaj, foje, tra paraleloj kun religioj kaj orientaj kultoj, dume estis neatentitaj tiuj kiuj, kvankam timide, invitadis pensi pri reala loko.
Linio 14:
Pri la betesda lageto estas mencio en la 2 Re 18,17:
 
«''La reĝo de Asirio sendis Tartanon kaj Rab-Sarison kaj Rabŝaken el Laĥiŝ al la reĝo Ĥizkija kun granda militistaro al Jerusalem. Ili iris kaj venis en Jerusalem. Kiam ili venis, ili stariĝis ĉe la akvotubo de la supra lageto, kiu estas ĉe la vojo de la kampo de fulistoj''» <ref name="Reĝoj 2 18" >[http://www.site-bereabiblehub.com/cesp/sb2_kings/18.htm Reĝoj 2]</ref>.
La lageto menciiĝas ankaŭ en la libro de [[Jesaja]] (7,3):
 
«''Sed la Eternulo diris al Jesaja: Iru renkonte al Aĥaz, vi kaj via filo Ŝear-Jaŝub, al la fino de la akvotubo de la supra lageto, ĉe la vojo al la kampo de fulistoj''» <ref name="Jesaja 7" >[http://www.site-bereabiblehub.com/cesp/sbisaiah/7.htm Jesaja 7]</ref>.
 
==Epoko de la dua templo==
 
Aliaj lagetoj estis aldone konstruitaj en 3-a jarcento aK., intreprene de la ĉefsacerdoto Simono. Tiujn ĉi oni utiligis por lavi la ŝafidojn antaŭ ilia buĉoferiĝo en la templo. Tiu uzo de la lagetaj akvoj donis al la samaj, ĉe popola onidiro, aloon de sankteco kaj diversaj malsanuloj venadis tien por sin bani esperante reakiri sanstaton. El tiu uzo devenis ankaŭ la nomo “probatika lageto” (el la greka: προβατκός=ŝafo) kiel estas ofte indikata ankaŭ hodiaŭ.
 
== Referencoj ==
{{referencoj}}
 
==Vidu ankaŭ==