Juan Manuel de Rosas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 54:
 
Lavalle invadis Entre Ríos kaj kontraŭstaris al Echagüe en du malprecizaj bataloj. Li rifuĝiĝis en la suda marbordo de la provinco kaj enŝipiĝis en la franca ŝiparo, por elŝipiĝi norde de la provinco Bonaero. Evitis la generalon Pacheco kaj direktis sin al Bonaero, setlante en Merlo, kaj tie atendis, ke la urbo kliniĝu al li. Rosas organizis sian stabanaron en ''Santos Lugares'' — aktuale San Andrés, Partio General San Martín — en sama [[kazerno]] kiu poste famiĝos pro la prizonuloj kaj la mortpafado de Camila O’Gorman. Li fermis la pason al la ĉefurbo, dum Pacheco ĉirkaŭias lin norde. Dume la armeo de Lavalle malpliiĝis pro la dizertoj, kaj la urbo ne retiris sian apogon al Rosas. Tiam Lavalle retiriĝis. La unueciguloj kritikis multe tiun decidon, sed reale li ne povis fari alian. La retiro de Lavalle okazigis la pacsubskribon de la francoj kun Rosas kaj la fino de la blokado. Lavalle, sen ŝipa apogo, okupis Santa Fe, sed lia armeo plue malpliiĝis. Rosas sendis persekute sian militestron Pacheco [paĈEko], kaj poste Oribe estre de la armeo federala. Kiam Lavalle retiriĝis, Rosas profitis por malĉeni la teroron kontraŭ ĉiu opoziicantoj aŭ suspektato. Kelkaj hisotriistoj asertas, ke fine de 1840 estis la momento de tiu teroro, sed aliaj asertas, ke fakte la tuta regado de Rosas estis tia.
 
Lavalle retiriĝis al la provinco Kordobo sed enirinte li estis venkita en la batalo de Quebracho Herrado, kio devigis lin retiriĝi al Tukumano. Tie kuniĝis kaj poste separiĝis denove el Lamadrid, kiu iris invadi Cuyo. kaj iĝis guberniestro de Mendoza, sed estis malvenkita. La survivintoj elmigris al Ĉilio. Lavalle atendis Oribe en Tukumano, kaj tie estis venkita en la batalo de Famaillá, en septembro de 1841. Lia aliancano Marco Avellaneda estis ekzekutita, kaj Lavalle mem mortiĝis en hazarda pafado en San Salvador de Jujuy. Liaj restoj estis portitaj al Potosí, kie rifuĝiĝis ankaŭ la lastaj unueciguloj de la nordo.
 
La kontraŭrosistoj, tamen subite sukcesis en Corrientes, kie la generalo Paz detruis la armeon de Echagüe en Caaguazú. El tie li invadis Entre Ríos (samtempe kun Rivera) kaj iĝis guberniestro. Konflikto kontraŭ Ferré fuĝigis lin, kaj laij trupokj restis por Rivera.
 
Dum tiu epoko faris kelkajn marajn kampanjojn la estonta nacia itala heroo [[Giuseppe Garibaldi]], kiu ĉe argentinaj kaj urugvajaj riveroj rabis setlejojn kaj domarojn.
 
En Santa Fe, Juan Pablo López pasis al la kontraŭa partio post la malvenko de la Norda Koalicio, tiele ke Oribe revenis kaj venkis super li facile en aprilo de 1842. Li rifuĝiĝis ĉe Rivera, oriente de Entre Ríos, kie Oribe venkis lin en Arroyo Grande, decembre de 1842. Multaj el la prizonuloj de tiuj bataloj estis ekzekutitaj pro ordono de Oribe aŭ de Rosas. Almenaŭ la enlanda milito finis en Argentino.
 
==Notoj==