Luigi Malerba: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'Malerba, Luigi '''Luigi MALERBA''', vere: ''Luigi Bonardi'', (naskiĝinta en la 11-a de novembro 1927 en Berceto, mortinta en la 8-a de majo [...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
Malerba, Luigi
'''Luigi MALERBA''', vere: ''Luigi Bonardi'', (naskiĝinta en la [[11-a de novembro]] [[1927]] en [[Provinco de Parmo|Berceto]], mortinta en la [[8-a de majo]] [[2008]] en [[Romo]]) estis itala verkisto. Dum la 1960-aj jaroj li famiĝis kiel noviganto de la itala literaturo.
 
== Vivo kaj graveco ==
Post jurscienca studo li estis de 1949 ĝis 1951 kuneldonanto de la filmarta fakgazeto ''Sequenza''. En 1963 li kunfondis la avangardisman aron ''Gruppo 63''. Li laboris kiel scenaristo kaj intertempe kiel estro de societo pri la esplorado de reklamadstrategioj.
 
 
Kune kun [[Italo Calvino]] kaj [[Giorgio Maganelli]] li nombriĝis al la plej eminentaj eksperimentantaj kaj lingvokritikantaj aŭtoroj de la itala postmilita literaturo, kiuj intencis forlasi la tiam regantan novan realismon.
 
== Priskribo de la verkoj kaj de ties temoj ==
Ĉefaj temoj en la verkaro estas la komunikadproblemoj de la ĉefroluloj, la malfacilo de la esprimila funkcio de lingvo kaj de la ekkono de aĵoj.

Neparolemaj-lakonaj kaj eĉ neparolantaj estas la homoj el lia unua rakonta volumo ''La Scoperta dell’dell' alfabeto'' (1963). En ''Il Serpente'' (1966) la heroo revema pli kaj pli forlasas la realan mondon. Li mortigas la amantinon pensante ke nur tial eblus kompleta posedo de ŝi.

Facila ŝanĝado de loko kaj tempo kaj la duobligo de travivaĵoj karakterizas lian artistan romanon ''Le pietri Volante'' (1992).

Gaja estas la verko ''Itaca per sempre'' (1997), parafrazo de la historio de [[Odiseo]] kaj [[Penelopo]].

La eseo ''La composizione del sogno'' (2002) estas profunda pritraktado de la fenomenoj de sonĝado. La historia romano ''Il circolo di Granada'' (2002) temas pri tempo kaj maldaŭro.
 
La historia romano ''Il circolo di Granada'' (2002) temas pri tempo kaj maldaŭro.
 
== Literaturo ==