Sudetgermanoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ ligiloj "franka imperio" (eble pli konkretus "karolida imperio") kaj "raciismo"
Linio 10:
 
==Enkonduko==
La loĝantaro en la jaroj de 1910 ĝis 1945 ŝancelis inter 3,2 kaj 3,3 milionoj da homoj. La antaŭuloj de la sudetgermanoj supozeble eniris, ĉefe en la 12-a kaj 13-a jarcento, dum la germana orienta setlado, el [[Bavario]], [[Frankonio]], supra [[SaksujoSaksio]] kaj [[Aŭstrio]] en la preskaŭ senhomajn regionojn de [[Bohemio]] kaj [[Moravio]] ene de la [[Sankta Romia Regno]] (de germana nacio). Ili pro tio distingiĝas laŭ dialekto, deveno kaj regiona kulturo disde la najbaraj bavaroj, frankonoj, supraj saksoj (turingoj) kaj silezianoj. Ili parolis nordbavarajn, ankaŭ de la frankona dialekto influitajn lokajn dialektojn en la nordokcidenta [[Egerlando]], sileziajn lokajn dialektojn en norda Moravio kaj bavarajn lokajn dialektojn en la sudo kaj sudokcidento de la lando. En [[Sudetio]] - aŭ Sudetlando - ili estis la absoluta plimulto (pli ol 90 elcentoj), dum ilia proporcio en la bohemaj landoj de Aŭstrio-Hungrio, la regiono de la nuna [[Ĉeĥio]], laŭ popolnombradoj de 1910, 1921, 1930 kaj 1939 estis nur proksimume triono kun iomete falanta tendenco.
 
===Dialektaj variaĵoj===
Linio 33:
Ĉar sudetgermanoj estas kuniga termino por la germanoj ĉe la rando de la Sudetmontaro, oni distingas ĉe la setlad-historio inter la diversaj germanaj popolgrupoj. La setlada regiono troviĝis geografie en la regionoj de la [[Šumava|Bohema arbaro]], la [[Egerlando]], norda Bohemio, Orienta Bohemio, [[Silezio]], norda kaj suda Moravio. Krome ekzistis kelkaj germanaj lingvoinsuloj kiel la [[Schönhengstgau]] kaj germanaj malplimultoj en urboj kun plimulta ĉeĥa loĝantaro. Ni konsideru ĉi tie unue la setlan historion de Bohemio, la plej densa kaj plej granda regiono.
 
Antaŭ la [[popolmigrado|popolmigrada epoko]] Bohemio estis loĝata de [[Keltoj|keltaj]] kaj [[ĝermano|ĝermanaj]] triboj. Dum la popolmigrado tiuj homoj estis grandparte forpelitaj de [[Slavo|slavaj]] triboj. La vere influo de germana kulturo kaj de germana priloĝado de Bohemio komencis post tio ree en la erao de la [[FrankoniaFranka Regnoimperio]] kaj de la bohema dinastio de la "Přemyslidoj". Plej malfrue kun la reĝado de [[Karolo IVla 4-a]], naskita en [[Prago]], kiel imperiestro de la Germana Regno kaj Reĝo de Bohemio ekestis la dominado de la germana lingvo kaj kulturo: la 1348 fondita Praga Karol-Univeristato ("Karls-Universität Prag") estis la unua germana universitato; [[Johano de Saco]] (Johannes von Saaz) verkis la gravan prozopoemon "La kampulo el Bohemio" ("Der Ackermann aus Böhmen"), germanaj setlejoj, kampkulturado, metio kaj arto estis subtenataj en la lando. Dum la [[husismo|husismaj]] militoj, kiuj havis preter la religiajn ĉefe naciajn kaŭzojn, la dominanta germana influo estis forŝovita, tamen okazis faca ĉeĥa-germana kunvivado, ekzemple sub influo de la [[Bohemiaj Fratoj]]. Dum la reformacia periodo ekzistis ankaŭ vilaĝaj komunumoj kun pluraj religiaj konfesioj.
 
La [[vitro]]industrio, poste kun mondfame elstara graveco, komencis en la tempo antaŭ la [[Tridekjara milito]] en la bohemaj arbarregionoj.
 
La epoko de la Tridekjara Milito estis stampita de abomenindaĵoj kaj viktimoj en la loĝantaro; kelkej fontoj parolas pri redukto de la loĝantaro al ''kvinono''. Ĝis la lasta generacio ankoraŭ kurantaj insultvortoj inter germanbohemoj estis "Vi svedo" - la plej akra verdikto entute - aŭ "der elendige Krawat" [la mizera - "el eksterlando devena" - kroato], ambaŭ devenaj de la repektiva soldularo kiuj hantis la landon dum tiu epoko. La posta [[kontraŭreformacio]] fare de la habsburganoj subtenis la denonvan priloĝadon de forlasitaj kaj elsangigitaj regionoj per almigrantoj el la najbaraj germanaj limregionoj. Meze de la [[17-a jarcento]] okazis ekonomia kaj kultura elano, kvankam la libereco de la individuo, de la kamparano kaj de la urboj estis forte limigita pro la reganta [[absolutismo]]. Nur sub [[Maria Terezia]] kaj ties filo, la imperiestro [[Jozefo la 2-a]] la situacio pliboniĝis; la enkonduko de deviga lernejo kaj la nuligo de la [[servuto]] estas du ekzemploj. La germana lingvo estis lingvo vekikla kaj de klereco, la epoko de [[racionalismoraciismo]] kaj de la [[Vajmaro|vajmara]] [[klasikismo]] kontribuis al la fortiĝanta kultura influo de la germana lingvo ne nur en Bohemio.
 
Dum kaj post la epoko de [[romantiko]] en la [[19-a jarcento]] denove aperis ĉeĥaj naciaj movadoj, poste ankaŭ tiaj strebantaj al sendependa ŝtato, kiel tiu de la [[aŭstroslavismo]], kiuj atingis unuan kulminon post la [[unua mondmilito]] en la fondo de [[Ĉeĥoslovakio]] kaj cedigis la dominadon de la germanaj lingvo kaj kulturo en Bohemio al la germanaj loĝregionoj. Dum tiu fazo, en la ĉeĥa historiografio ekde fine de la 19-a jarcento nomata [[nacia renaskiĝo de la ĉeĥoj]], [[Josef Jungmann]], kiu ĝuas en la ĉeĥa [[filologio]] rangon kiel en Germanio la [[Fratoj Grimm]], sian verkon "Pri la [[ĉeĥa lingvo]], unua interparolado" (''O jazyku českém, rozmlouvání první'')