BibloszBiblos hodiaŭ estas unu el la plej belaj urboj de Libano. La malnovan urboparton ĉirkaŭas muro, oni povas malkovri tie kristanan preĝejon de la ĝenovanoj, moskeon kaj havenon. Monumento simboligas la fenician abocon, kiun oni konsideras antaŭulo de la modernaj abocoj. Inter la vidindaĵoj estas menciinde la Obeliska Preĝejo, en kiu oni povas vidi multajn bronzajn figurojn; romia teatro kaj tomboŝtonoj de la malnovaj reĝoj.