Somera tempo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Tarpo (diskuto | kontribuoj)
e →‎Kritiko je la somera tempo: Indianio --> Indianao
HorSan40 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
La [[ideo]]n suprenĵetis unuafoje [[Benjamin Franklin]], en sprita [[eseo]]<ref>[http://webexhibits.org/daylightsaving/franklin3.html Originala teksto] artikolo de Benjamin Franklin ({{en}}).</ref> de [[1784]], dum la epoko de oleaj lampoj. En [[1907]], la angla [[William Willett]] proponis en kvar paŝoj antaŭenigi la horon je po 20 minutoj, sume je 80 [[minuto]]j. La [[brita parlamento]] rifuzis en [[1908]] leĝoproponon, pri printempa unuhora tempoŝanĝo.
 
En [[1916]], kelkaj landoj (ekz. [[Aŭstralio]], [[Grand-Britio]], [[Germanio]], Aŭstrio-Hungario kaj [[Usono]]) enkondukis dum la [[unua mondmilito]] la someran tempon por ŝpari je la [[lumigado]] kaj [[energio]].
 
Dum la [[dua mondmilito]], kelkaj landoj ŝanĝis la tempon por longa tempo je unu horo pli (tiel en Usono inter la [[9-a de februaro]] [[1942]] kaj [[30-a de septembro]] [[1945]]). En [[Francujo]] oni enkondukis ''duoblan somertempon'', tio estas oni antaŭenigis la tempon je 2 horoj (vintre je 1 horo); la unua foje tio okazis de 1942 ĝis 1945<ref>[http://a-la-recherche-du-tao.over-blog.com/article-chronobiologie-et-heure-d-ete-70760316.html Kronologio kaj somera tempo]</ref>, kaj denove enkondukitas ekde la 28-a de marto 1976<ref name="Decret_75-866">[http://www.legifrance.gouv.fr/affichTexte.do?cidTexte=JORFTEXT000000500782 Dekreto n-ro 75-866 eldonita la 19-a de septembro 1975 rilatante al franca somera tempo por 1976]</ref>.