Carmen Amaya: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 5 jaroj
(Carmen Amaya)
 
Amaya unue dancis en kelo apud [[Granado]], Hispanio<ref>Herbert Kadison. "Flamenco Firebrand." ''Greenwich Village Chatter'' II:11 (Octobro, 1946), 5-7.</ref>. Ŝi dancis ekde kiam ŝi estis 5-jaraĝa. Akompanita de la gitaro de sia patro, ŝi dancis en havenkvartalaj tavernoj en Barcelono. Juna homo kiu vidis ŝin danci kiel knabinon estis [[Sabicas]] (Agustín Castellón Campos), kiu poste diris "Mi vidis ŝin danci kaj ĝi ŝajnis kvazaŭ io supernatura al mi... Mi neniam vidis iun danci kiel ŝi. Mi ne scias kiel ŝi faris ĝin, mi tute ne scias!". Sabicas fariĝis granda flamenko-gitaristo kaj akompanis ŝin dum multaj jaroj<ref>Sevilla, Paco 1999. ''Queen of the gypsies: the life and legend of Carmen Amaya''. Sevilla Press. Excerpt by Flamenco-world.com: [http://www.flamenco-world.com/artists/amaya/amaya1.htm]</ref>. Li registris ''Queen of the Gypsies'' (1959) kaj ''Flamenco!'' kun Amaya.
 
En 1929, ŝi debutis en Parizo kun notinda hispana dancistino [[Raquel MillerMeller]], kun varma aklamo kaj admiro al ŝia danca lerteco. Ŝi poste spektaklis en [[Folies Bergère]]. Ŝi malakceptis oferton spektakli en [[Bonaero]] ĝis kiam ŝi estis vokita por aperi en [[Madrido]]. Post tiu aklamita spektaklo, ŝi akceptis la Bonaeran oferton, spite la protestojn de sia onklo Sebastian, unu el la 16 membroj de sia ĉirkaŭaĵo. Argentinaj ĉeestantaroj estis tiel impresitaj ke ili nomis teatron laŭ ŝia nomo. Ŝi poste turneis en pluraj landoj de Sudameriko, kaj en [[Meksik-urbo]] ŝi estis kontraktita de [[S. Hurok]], kiu kondukis ŝin al [[Novjorko]]<ref>(Kadison, 6)</ref>. Ŝi translokiĝis al Usono en 1936, kie ŝi ekrolis en pluraj filmoj kiuj gajnis recenzan aklamon kaj superis ĉart-rekordojn, inkluzive de ''[[Los Tarantos]]'', adapto de ''[[Romeo kaj Julieta]]'', kaj kurtfilmo ''Danzas Gitanas'' ({{es}} por Ciganaj dancoj).
 
Amaya estis invitita de prezidanto [[Franklin Roosevelt]] por danci en la [[Blanka Domo (Vaŝingtono)|Blanka Domo]] en 1944, kaj ankaŭ de [[Harry S. Truman]] en 1953.
166 670

redaktoj