Baziliko Anĉisĥati: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Anchischati-1890.jpg|eta|270px|<center>La Baziliko Anĉisĥati, en 1890]]
'''Anĉisĥati''' [[Baziliko]] de [[Sankta Maria]] ([[kartvele]]: ანჩისხატი) estas la plej antikva [[preĝejo]] de [[Tbiliso]], [[ĉefurbo]] de [[Kartvelio]]. Ĝi apartenas al la [[Kartvela Eklezio]] kaj venas de la [[6-a jarcento]].
Laŭ la kronikoj, la preĝejo estis konstruita de la [[reĝo]] Daĉi de Iberio (ĉ. 522-534), kiu ĉefurbigis Tbilison dum lia regado. La baziliko estis damaĝita kaj rekonstruita multfoje kun la paso de la jarcentoj, pro la militoj inter Kartvelio kontraŭ la [[persoj]] kaj [[turkoj]] kiuj ofte invadis la [[urbo]]n. La sonorilturo, el briko, proksime de la baziliko, estis konstruita de la [[Katolikoso]] Domenti en 1675. Ĝia aspekto draste ŝanĝiĝis en la [[jardeko]] de [[1870]], kiam oni aldonis kupolon. Dum la soveta regado la diservado kaj aliaj religiaj ceremonioj estis interrompitaj en la Baziliko de Anĉisĥati, kaj la konstruaĵo konvertiĝis en muzeo pri manartaĵoj. Poste ĝi estis uzata kiel art-ateliero. De 1958 al 1964 ĝi estis restaŭrita okaze de la [[Jubileo]] de la 1500-jariĝo de Tbiliso, kiu reformis ĝin laŭ ĝia aspekto en la [[17-a jarcento]], tamen, ne estis ĝis [[1989]], post la sendependiĝo de Kartvelio, kiam la baziliko denove funkciis kiel religia konstruaĵo.
[[dosiero:Anchiskhati Church, Tbilisi.JPG|eta|maldekstra|240px|<center>La kirko en 2006]]
 
{{Commons|Category:Anchiskhati Basilica}}