Germana Imperiestra Regno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 233:
== Naciaj Identeco kaj Eŭforio ==
[[Dosiero:Wernerprokla.jpg|thumb|370px|right|La proklamacio de Vilhelmo la 1-a kiel germana imperiestro unuigis la germanojn kaj (pleje) igis ilin eŭforiaj]]
La fondiĝo de la germana regno post longa tempo donis respondon al la tiel-nomata [[germana demando]], kiu povus esti formulata tiel: “Kiel akireblas germana nacio-ŝtato?”. Tiu demando longe ne povis esti facile respondata, ĉar la germanoj estis subdividataj en multegaj diversaj subetnoj, i.a. la prusoj, la aŭstroj, la bavaroj, la hamburganoj kaj multaj aliaj. Sed ekde la militoj kontraŭ [[Napoleon Bonaparte]], kiuj vekis naciajn interesojn en Germanujo, la enpopola volo de unuiĝo estis tiel forta, ke en [[1848]] eksplodis revolucio por libereco kaj tutgermana unuiĝo. Sed la plejmulto de la princoj kaj reĝoj de la unuopaj germanaj landoj timis, ke ili povus perdi sian sendependecon kaj potencon, se Germanujo iĝus unu nacio. Do, kiam Bismarck unuigis la germanajn landojn, li kreis la germanan imperiestran regnon en 1871 kiel ''federacion'' de princoj. La princoj ne perdis sian potencon entute, sed tamen la popolo estis en grandega eŭforio post la regna unuiĝo. La revo de komuna nacio-ŝtato plene realiĝis.<ref>La eŭforion atestas dokumentoj el tiu tempo. '' No. 10. Provinzial-Correspondenz.
Neunter Jahrgang. 8. März 1871.'' Ligilo: http://zefys.staatsbibliothek-berlin.de/amtspresse/ansicht/issue/9838247/1741/. Vidita la 28-an de Marto 2014.</ref>
 
Kiam Vilhelmo la 2-a iĝis imperiestro, li pligravigis la rolon de la militistoj en la nacio. Tiumaniere, la nacia konscienco orientiĝis laŭ la prusa tradicio de militarismo – jam [[Frederiko la 2-a (Prusio)|Frederiko la Granda]], kiu metis Prusujon en egalnivelan pozicion kun Aŭstrujo meze ĝis fine de la 18-a jarcento. La plejmulto de la germanoj ne nur kontentis, sed eĉ ĝojis pri sia regno, ankaŭ pro la ega sukceso ekonomia de la regno, kaj sekve ili kunĝojis pri la soldatismo de Vilhelmo, kiu promesis “lokon ĉe la suno”, kio signifis, ke Germanujo iĝus mondpotenco.<ref>Kulke, Ulli: ''Als Deutschland seinen Platz an der Sonne forderte''. El: ''Die WELT''. Publikigita la 6-an de Aŭgusto 2013. Ligilo: http://www.welt.de/geschichte/article118739959/Als-Deutschland-seinen-Platz-an-der-Sonne-forderte.html. Vidita la 28-an de Marto 2014.</ref> Aliflanke, tiuj, kiuj malŝatis la militismon – pleje la socialdemokratoj – estis nomataj “senpatriaj kamaradoj” de la politika elito.<ref>Universal-Lexikon: ''Vaterlandslose Gesellen''. Publikigita en 2012. http://universal_lexikon.deacademic.com/314492/Vaterlandslose_Gesellen. Vidita la 28-an de Marto 2014.</ref> Pro la malbonaj laborkondiĉoj, la socialdemokratoj tamen fortiĝis kaj transformis la regnon iompostiome al socia ŝtato, kaj fine la plej granda amaso da germanoj amis sian patrion tiutempe kaj eŭforis pri la Unua Mondmilito, kiu ebligis pligrandigon de Germanujo.