La '''monaĥejo Lorsch''' - prononco {{prononco|lorŝ}}, laŭ [[IFA]] [{{IFA|lɔʁʃ}}] - estas eksa [[abatejo]] de [[benediktanoj|benediktanaj]] monaĥoj, rande de la historia urbeto [[Lorsch]] en la [[distrikto Bergstraße]] de la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Hesio]] de [[Germanio]]. La monaĥejo fondiĝis dum la jaro [[764]] kaj dum 468 estris regionan ŝtateton kun parte granda teritorio en la sudo de [[Hesio]], ĝis dum la jaro [[1232]] la monaĥejaj konstruaĵoj kaj ĉiuj teritorioj transiris en la posedon de la [[elektoepiskopujo Majenco]] (''Erzstift Mainz''). Dum la frua [[mezepoko]] la monaĥejo estis spirita kaj kultura centro de la [[Franka imperio]]. La Pordega aŭ Reĝa Halo de ĝi estas la sola komplete konservita konstruaĵo el la epoko de la [[Karolidoj|Karolida Dinastio]] kaj apartenas al la plej signifaj konservaĵoj de [[arkitekturo]] el la antaŭ[[romaniko|romanika]] epoko.
Aparte famaj estas la verkoj el la granda monaĥeja [[biblioteko]], kiuj hodiaŭ konserviĝas en plej diversaj lokoj de la mondo. La monaĥejo Lorsch ([[abatejo]] kaj [[baziliko]]) ekde la jaro 1991 estas listigata kiel [[monda kultura heredaĵo]] de [[Unesko]].