Peronismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 12:
 
Tamen, la tutmonda kunteksto iĝis nefavora ĉar Usono pere de la [[Plano Marshall]], ekeksportis siajn agrikulturajn kromproduktojn en Eŭropon malprofite por la komercado el Argentino. El [[1950]], la ekonomia stato malbniĝas kaj nova ministro pro ekonomio, nome Alfredo Gómez Morales, aplikis politikon de ortodoksa stilo, tio estas malaltigo de la publika elspezo; Perón, kiu estis deklarinta iam ke li "fortranĉos siajn manojn" antaŭ ŝuldigi la ŝtaton endanĝerigante ties ekonomian sendependon, devis prunti finfine el banko el Usono nome Eximbank kaj subskribis kontraktojn por ekspluatado de nafto profite al eksterlandaj entreprenoj.
 
== Politika kaj ekonomia situacio dum la dua peronisma epoko ==
La registaro esperis, ke la disvolvigo de la industrio solvu la landan situacion. Por tio necesis la uzado de energio, ŝtalo, maŝinaro kaj aliaj varoj el kiuj la lando tiam malhavis. Oni devis importi ilin. Tio okazigis inflacion kaj sendungigon. Por solvi tiun situacion, en [[1952]], la registaro decidis apliki duan jarkvinan planon, kio validis el [[1953]] al [[1957]]. Tiu celis ĉefe sekurigi la disvolvigon de la sociala ekonomio pere de agado kiu helpu la ekonomian sendependon de la lando. Tiudirekte la ŝtato rezervis la kontrolon de la ekstera komerco por defendi la enlandan produktadon kaj akiri egalecajn spezojn.
 
Krome oni malpliigis la internan konsumon, pere de nuligo de helpoj al diversaj produktoj de populara akiro kiaj la viando; kaj oni nuligis la frostigon de la luprezoj. Aliflanke oni apogis “la revenon al la kamparo”. La industrio ĉiukaze ne prosperis, ĉefe pro manko de taŭga maŝinaro, de elektro, de efikaj transportoj, ĉefe fervojaj, kiuj ne estis renovigitaj de la ŝtato.
 
Por disvolvigi la industrian sektoron kaj eliri el la krizo (kiu vekis malkontenton de la sindikatoj kaj de la armeo) oni favoris la grandajn entreprenojn, kiaj ekzemple la siderurgian SOMISA aŭ tiujn rilatajn al nafto. Oni frostrigis la kolektivajn laborkondiĉojn. Kaj oni klopodis allogi eksterlandajn kapitalojn, ekzemple por la produktado de nafto. Argentino interkonsentis kun filio de la [[Standard Oil]] de Kalifornio, por ekspluatadi 40.000 hektarojn en la provinco Santa Cruz, sed tio ne estis aprobita de la Kongreso pro la opozicio de deputitoj kaj radikalaj kaj ankaŭ de la propraj peronistoj.<ref name=Page2>Page, Joseph A.: ''Perón. Segunda parte (1952-1974)'' paĝo 35 Buenos Aires 1983 Javier Vergara Editor ISBN 950-15-0316-X</ref>
 
==La bombardado kaj la fino==
Dum supozata klopodo murdi Perón por posta [[puĉo]], la 16an de junio de [[1955]] tagmeze, ĉirkaŭ tridek aviadiloj de la ŝiparmeo kaj de la arearmeo [[Bombardado de Placo Majo|bombardadis kaj mitralis la loĝantaron]] de Bonaero ĉe la [[Placo Majo]] kaj aliaj lokoj.<ref name="Bevilacqua"> http://tiempo.infonews.com/2012/02/15/verano-1185-hay-que-matar-a-peron.php Hay que matar a Perón, Pedro Bevilacqua, 16a de februaro de 2012}}</ref> Tiu atako okazigis ĉirkaŭ 355 mortojn kaj 600 vunditojn kaj antaŭanoncis la postan aperon de la [[ŝtata terorismo]], kiu poste absolute malatentos la popolan suferon por la politikaj celoj. Perón ne estis atingita, ĉar li forestis el la diversaj atakitaj lokoj. Sekvis atakoj al preĝejoj fare de kolerigitaj defendantoj de la reĝimo, kiu volis kontraŭi la opoziciantojn influitajn de la katolika eklezio.
 
Septembre, Perón estis elpostenigita de nova puĉo nomita [[Liberiga Revolucio (Argentino)|''Revolución Libertadora'' (Liberiga Revolucio)]], kiu malpermesis [[peronismo]]n, multaj el kies partianoj estis arestitaj aŭ eĉ mortpafitaj, kio havigis al la puĉo la nomon de «revolución fusiladora» (Mortpafiga Revolucio). Perón ekziliĝis ĝis la rekupero de la demokratio en 1973. Spite la malpermeson, la peronismo pluinfluos sur la argentina politiko.
 
== Ideologio ==
La peronismo enhavis nombrajn ideologiajn tendencojn kiuj eniris poste en konfliktojn. Ekde ties apero en politiko, la peronismo estis difinita de Perón kiel Nacia Movado, kiu enhavis socian sektoron nome “laborista klaso”. Tiu nomo dekomence estis eŭfemismo uzita de la Generalo por distingi sian koncepton disde la kriterioj de [[marksismo]] kaj de “proletaroj”, tiele oni kontraŭis doktrine la lukto de klasoj. Tiele la ''Justicialismo'' aperis kiel ''tria vojo'' inter kapitalismo kaj komunismo.<ref>http://archivohistorico.educ.ar/sites/default/files/VI_53.pdf</ref>
 
La motoj de la Movado Peronista aludis al la Sociala Justeco, la Politika Suvereneco kaj la Ekonomia Sendependeco. Tiu interpreto de Perón ebligis la neatenditan kreskon de ties politika strukturo kaj portis ĝin al niveloj de populara reprezenteco neniam etingitaj en [[Latinameriko]]. La kreado de la praktika ideologio estis tasko unika de Perón mem, kio malfermis vakuon inter li mem kaj la Movado. Perón profitis la figuron de sia edzino [[Eva Duarte|Evita]], kiu tuj plenumis la rolon de peranto inter la reganto kaj la popolo. Tamen la kliniĝo de tiu al tavoloj de malriĉuloj kreis malkontenton de diversaj sektoroj kiaj la militistoj, la katolika eklezio kaj la [[mezklaso]], kiuj dekomence akceptis la politikojn de Perón, se estis nur svage humaneca kaj “justicialista”.
 
== La Dudek Peronistaj Veroj ==
''"Tiuj estas la Dudek Veroj de la Peronista ''Justicialismo''. Mi volis kunigi ilin por ke ĉiu el vi metu ilin en siajn mensojn kaj siajn korojn; por ke vi dissendu ilin kiel mesaĝo de amo kaj justeco ĉien; por ke vi vivu feliĉaj laŭ ili kaj ankaŭ por ke vi mortiĝu feliĉaj por ties defendo se necese..."''
Juan Perón, [[17-a de oktobro]] de [[1950]]<ref>[http://www.elhistoriador.com.ar/documentos/peronismo/movimiento_peronista_20_verdades_peronistas.php El historiador]</ref>
 
# La vera demokratio estas tiu kie la registaro faras kion la popolo volas kaj defendas unusolan intereson: tiun de la popolo.
# La Peronismo estas esence popola. Ĉiu politika cirklo estas kontraŭpopola, kaj tiele ne estas peronista.
# La peronisto laboras pora la Movado. Kiu je ties nomo servas al cirklo, aŭ al kaŭdilo, estas peronisto nur laŭnome.
# Ne ekzistas por la Peronismo pli ol unusola klaso de homoj: tiuj kiuj laboras.
# En la Nova Argentino la laboro estas rajto kiu kreas la dignecon de la homo kaj estas devo, ĉar justas ke ĉiu produktu almenaŭ tion kion tiu konsumas.
# Por deca Peronisto, ne povas esti io pli bona ol alia Peronisto.
# Neniu Peronisto devas senti sin pli ol tiu estas, nek malpli ol tiu devas esti. Kiam Peronisto komencas sentiĝi pli ol tiu estas, ekkonvertiĝas en oligarko.
# En la politika agado la valorskaloj de ĉiu peronisto estas la jena: unue Patrio, poste la Movado, kaj poste la Homoj.
# La politiko ne estas por ni celo, sed nur la pero por la bono de la Patrio, kiu estas la feliĉo de sus hijos y la grandeza nacional.
# Los dos brazos del Peronismo son la Justicia Social y la Ayuda Social. Con ellos damos al Pueblo un abrazo de justicia y de amor.
# El Peronismo anhela la unidad nacional y no la lucha. Desea héroes pero no mártires.
# En la Nueva Argentina los únicos privilegiados son los niños.
# Un gobierno sin doctrina es un cuerpo sin alma. Por eso el Peronismo tiene su propia doctrina política, económica y social: el Justicialismo.
# El Justicialismo es una nueva filosofía de vida simple, práctica, popular, profundamente cristiana y profundamente humanista.
# Como doctrina política, el Justicialismo realiza el equilibrio del derecho del individuo con el de la comunidad.
# Como doctrina económica, el Justicialismo realiza la economía social, poniendo el capital al servicio de la economía y ésta al servicio del bienestar social.
# Como doctrina social, el Justicialismo realiza la Justicia Social, que da a cada persona su derecho en función social.
# Queremos una Argentina socialmente justa, económicamente libre, y políticamente soberana.
# Constituimos un gobierno centralizado, un Estado organizado y un pueblo libre.
# En esta tierra lo mejor que tenemos es el Pueblo.
 
==Notoj==