Egumeno: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 8 jaroj
sen resumo de redaktoj
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
[[Dosiero:Alexiy (Vinogradov).jpg|thumb|right|Rusa egumeno portanta la [[kloboukklobuko]]n kaj la [[brusta kruco|brustan krucon]].]]
'''Egumeno''', '''hegumenos''', aŭ '''ihumen''', '''igumeno''' (Greke: ἡγούμενος; Bulgare kaj Ruse: игумен; Serbe: Игуман aŭ Iguman) estas la titolo per kiu estas indikata la gvidisto de [[monaĥejo]] en la eklezioj de la [[Ortodoksismo]], rolo simila al tiu de [[abato]]. La gvidistino en la monaĥnejoj estas '''egumenia''' aŭ '''ihumenia''' (Greke: hegumeni; Serbe: Игуманија aŭ Igumanija; Ruse: игумения).
 
Dekomence la titolo estis aplikata al la gvidisto de ĉiuj monaĥejoj. Post la jaro [[1874]], kiam la rusaj monaĥejoj estis “[[Sekularigo|sekularigitaj]]” kaj klasigitaj laŭ tri kategorioj, la titolo de “Egumeno” estis rezervita nur al la monaĥejoj apartenantaj al la malpli alta kategorio, nome al la tria.
 
La elektita superulo de la du superaj kategorioj ricevis (aŭ konservis) tiun [[arkimandritaarkimandrito]]n (Αρχιμανδρίτης, Arkimandrìtis).
 
La taskaro de egumenoj kaj arkimandritoj praktike identiĝas, nur dum religiaj servoj egumenoj vestas simplan mantelon, dum arkimandritoj vestas la samon sed dekoraciitan per sanktaj tekstoj kaj surkapon metas la [[mitrao]]n.
228 699

redaktoj