Bombardado de Placo Majo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun '{{redaktata}} thumb|Kovrilo de la revuo ''Ahora'', de 1964, kie oni reaperigas la tragediajn okazojn de 1955. Dosiero:Bombardeo-Plaza-Mayo-1955..g...'
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 13:27, 30 mar. 2014

La Bombardado de Placo Majo, konata ankaŭ kiel la Masakro de Placo Majo, estis bombardado kaj samtempa elaera mitralado, okazinta la 16-a de junio 1955 en la urbo Bonaero (Argentino).

Kovrilo de la revuo Ahora, de 1964, kie oni reaperigas la tragediajn okazojn de 1955.
Virino kun detruita kruro dum la atako de la aviadiloj.

Dum supozata klopodo murdi Perón por posta puĉo, la 16an de junio de 1955 tagmeze, ĉirkaŭ tridek aviadiloj de la ŝiparmeo kaj de la arearmeo bombardadis kaj mitralis la loĝantaron de Bonaero ĉe la Placo Majo, la apuda Rozkolora Domo, sindikatejo, prezidenta rezidejo kaj aliaj lokoj.[1] Tiu atako okazigis ĉirkaŭ 308[2] aŭ 355 mortojn kaj 600 al 700 vunditojn kaj antaŭanoncis la postan aperon de la ŝtata terorismo, kiu poste absolute malatentos la popolan suferon por la politikaj celoj.[3] Perón ne estis atingita, ĉar li forestis el la diversaj atakitaj lokoj kaj estis retiriĝinta al la Militministerio je nur 200 m de la Casa Rosada (Rozkolora Domo).

Antaŭaĵoj

Tiu ne estis la unua klopodo murdi aŭ elpostenigi Perón. En 1951 jam okazis unua malsukcesa klopodo de puĉo fare de konservativuloj de la Argentina Armeo, kun apogo de kelkaj civiluloj. Samjare okazis la prezidenta elektado de 1951 en kiuj Perón venkis denove, kaj eĉ ampleksigis sian apogon ĝis atingi 62,49%.[4] La 15-a de aprilo de 1953 grupo de partianoj de kontraŭperonismo realigis atencon teroristan kontraŭ manifestacio de laboristoj organizita de la sindikato CGT en la Placo Majo. Ĝi okazigis 5 mortojn kaj 95 vunditojn.[5][6] Samtage 15a de aprilo de 1953 oni incendiis sidejojn de partioj radikala, socialista kaj demokrata krom la Jockey Club kaj oni arestis kaj torturis kelkajn politikistojn supozeble rilataj kun la grupo de atencintoj.

Nova klopodo

Fine de 1954 la konflikto inter la registaro kaj la katolika eklezio alportis novan elanon al la puĉistoj, inter kiuj jam estis armeaj oficiroj de altaj tangoj kiaj la generaloj Eduardo Lonardi kaj Pedro Eugenio Aramburu, kiuj agante paralele kaj kun kelkaj internaj rivalecoj sukcesos dum la puĉo de la 16a de septembro de 1955. Eniris en la konspiro ankaŭ la generalo José León Bengoa, la kolonelo Eduardo Señorans, kaj komence de 1955 eĉ oficiroj de la sixparmeo kiaj Samuel Toranzo Calderón, dum apenaŭ eniris civiluloj, ĉar knvakma multaj partioj sopiris la falon de Perón, estis multaj diferencoj inter ili.

En la kunteksto de la konflikto inter la registaro kaj la katolika eklezio, malpermeso fare de tiu por prokrasti la procesion de Kristokorpo, kiel tiu ĉi deziris, okazigis kontraŭstaron de katolikoj kaj la 11-a de junio okazis granda manifestacio opozicianta kun 250.000 partoprenantoj. Okazis ankaŭ bataloj inter partianoj de ambaŭ flankoj kaj forpelo el la lando de altaj gravuloj de la Eklezio. En tiu kunteksto oni organizis omaĝon al la argentina flago, kie devis partopreni aviadiloj.

La okazo

Ŝajne admiralo Toranzo Calderón estis malkaŝita kiel konspiranto kaj deziris antaŭigi la komploton.

Notoj

  1. http://tiempo.infonews.com/2012/02/15/verano-1185-hay-que-matar-a-peron.php Hay que matar a Perón, Pedro Bevilacqua, 16a de februaro de 2012}}
  2. «La Plaza de Mayo tuvo 308 muertos», artikolo en ĵurnalo Crítica Digital de 17a de junio de 2009. Konsultita la 17a de junio de 2009.
  3. «Celebran resarcimiento a sobrevivientes del bombardeo», artikolo en la revuo Parlamentario (Bonaero), de 5a de decembro de 2008.
  4. «La consigna “Braden o Perón”», artikolo en la retejo Todo Argentina de 16a de februaro de 2009.
  5. Brion, Daniel (2009): «Fusilados en junio de 1956, la generación de una causa», artíikolo en PDF en la retejo Todo Argentina de 16a de februaro de 2009.
  6. Sierra, Eduardo (2007): «El 15 de abril del ’53», artikolo en Diario Libre (de San Juan) de 2007. Konsultita la 22an de februaro de 2009.