Bombardado de Placo Majo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 15:
 
==La atako==
Ŝajne admiralo Toranzo Calderón estis malkaŝita kiel konspiranto kaj deziris antaŭigi la komploton. Partoprenus aviadiloj, ĉirkaŭ 700 soldatoj kaj kelkaj grupoj de armitaj civiluloj.<ref>Ruiz Moreno, Isidoro (2013): ''La revolución del 55''. Buenos Aires: Claridad, cuarta edición, 2013. ISBN 978-950-620-336-8, paĝoj 112 kaj 113.</ref> Ĉio akceliĝis kaj la preparo ne estis tiam akurata, krome la veterprognozo ne promesis taŭgan veteron. Perón estis informita de la movoj de la konspirantaj militistoj je la 8a frumatene kaj translokiĝis al la Militministerio.<ref>Cichero, Daniel: ''Bombas sobre Buenos Aires''. Buenos Aires: Javier Vergara, 2005. ISBN 950-15-2347-0, pág.&nbsp;73 y 74.</ref>
 
Je la 12:40, la aviadilaro de 34 aparatoj de la Ŝiparmeo kiuj estis superflugintaj la urbon dumlonge komencis la bombardadon kaj mitralado al la areo de la [[Placo Majo]].<ref name=Dandan>Dandan, Alejandra (2006): [http://www.pagina12.com.ar/diario/sociedad/3-77475-2006-12-10.html «Los muertos de la Plaza»], artikolo en ĵurnalo ''Página/12'' (Bonaero) de la 10a de decembro de 2006. Knsultita la 21an de februaro de 2009.</ref> La surprizo de la atako permesis ties falon sur la pasantoj, kiuj faris siajn normalajn taskojn ĉar temis pri labortago. Inter la unuaj viktimoj estis la okupantoj de publikaj transportiloj ekzemple de plenplena [[trolebuso]] kies ĉiuj okupantoj mortiĝis post estis trafitaj de bombo.
 
Tiu atako al la civila loĝantaro estis estis la unua en la [[20a jarcento]] kaj la kvara dum la tuta argentina historio, post tiuj fare de angloj en 1806-1807, alia en 1826 (Revolucio de la Putoj) kaj 1890 (Revolucio de la Parko). Oni lanĉis ĉirkaŭ 9.500 kg de bomboj, kaj miloj da kugloj de 7,62 kaj 20 [[mm]]; kaŭante la morton de 308&nbsp;personoj kaj vundojn al pli ol 700.<ref>[http://www.pagina12.com.ar/diario/ultimas/20-106121-2008-06-16.html «La Presidenta inaugurará un monumento en recordación de los caídos»], artikolo en la ĵurnalo ''Página/12'' de la 16a de junio de 2008. Konsultita la 21an de februaro de 2009.</ref><ref name=Dandan/> Alia fakulo ĉirkaŭkalkulis, ke la totala pezo de la lanĉitaj bomboj povis esti 13,8 tunoj.<ref name=cichero>Cichero, Daniel: ''Bombas sobre Buenos Aires''. Buenos Aires: Javier Vergara, 2005. ISBN 950-15-2347-0, paĝo 199.</ref>
 
==Krome==
Post la bombardado okazis pafado intre la insurekciantaj militistoj unuflanke kaj defendantoj de la registaro kaj sindikatistoj aliflanke. Tio okazis ĉefe ĉirkaŭ la Rozkolora Domo kaj la Ŝiparmea Ministerio. Okazis ankaŭ aera batalo inter aviadiloj de komplotantoj kaj partianoj de la registaro. La ribelaj aviadiloj revenis al la Placo Majo vespere, sed tiam jam la puĉo estis preskaŭ venkita kaj ili apenaŭ havis jam municion. Ĉiukaze multaj rifuĝiĝis en Urugvajo kaj restis tie ekzile ĝis la Liberiga Revolucio, kiu elpostenigos Perón.
 
==Notoj==