Moravio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
La jena mapo pli bone montras la nazian Protektoraton ol la antaŭa, senlicenca kaj kompare tre malklara dosiero de 2005.
Linio 166:
En la jaro [[1918]] Moravio fariĝas parto de [[Ĉeĥoslovakio]], dum kio la landa parlamento estas nuligita kaj aŭtonomio de Moravio estas forte limigita – kiel tio respondis al centralisma politiko de la fondintoj de Ĉeĥoslovakio. En la jaro [[1920]] estis al Moravio aligita malgranda parto de Aŭstrio Malsupra (regiono de [[Valtice]] kaj teritorio sude de [[Lanžhot]] – la t.n. [[Dyje|Dyja triangulo]]). Dum la unua respubliko estis en la jaro [[1927]] forlasita ideo anstataŭigi la historiajn landojn per regionoj. En la jaro [[1928]] poste Moravio fariĝas parto de lando Moraviasilezia, kiu estis unu el kvar aŭtonomiaj landoj, en kiujn la teritorio de [[Ĉeĥoslovakio]] dividiĝis (lando Bohemia, lando Moraviasilezia, pejzaĝo Slovaka kaj lando Subkarpatarusia). La kaŭzo por la estiĝo de la lando Moraviasilezia estis ne nur la relative malgranda areo de [[Ĉeĥa Silezio]], sed ankaŭ klopodo limigi politikan influon de ĉi tieaj [[sudetaj germanoj]]. En la jaro [[1935]] estiĝas nova politika distrikto [[Zlín]].
 
[[Dosiero:Protektorat Bohmen-Mahren.png|thumbeta|200px|right350px|<center>Mapo de la nazia [[Protektorato Bohemio kaj Moravio]] en la jaroj [[1938]]/[[1939]] – [[1945]]]]
 
Pro [[munkena interkonsento]] el la jaro [[1938]] estis poste el tiu ĉi lando elŝiritaj ampleksaj plejparte germanlingvaj regionoj (plimulto da teritorio envicigita en [[naziismo|nazian]] regionon [[Sudetoj|Sudetenland]], pli malgranda parto – [[Regiono Hlučín]] fariĝis parto de [[Prusia Silezio|Prusia provinco Silezio]]; parto de teritorio en regiono [[Český Těšín|Těšín]] aliĝis [[Pollando]], post ties okupo la teritorio estis same aligita al [[Prusia Silezio|Prusia provinco Silezio]]), kaj de sudo (tiu ĉi regiono estis de naziistoj envicigita en fonditan regionon [[Niederdonau]]), kiuj dum la jarcentoj kreis partojn de Moravio kaj de [[Ĉeĥa Silezio]]. Sed el alia vidpunkto estis iam post [[Munkeno]] al Moravio artefarite aligitaj orientaj randaj partoj de devena [[Bohemio]] en regiono de Bohemia-moravia altaro. Samtempe kun tiu ĉi eventoj Lando Moraviasilezia ĉesas oficiale ekzisti kaj ties reston kreis inkluzive de malgranda parto de [[Ĉeĥa Silezio]] ĝis la liberigo parton de Moravio. La [[15-a de marto|15-an de marto]] de [[1939]] poste Moravio kaj [[Bohemio]] estas okupitaj de la [[naziismo|nazia]] [[Germanio]] kaj la [[16-a de marto|16-an de marto]] ambaŭ landoj estas envicigitaj ĝis [[Protektorato Bohemio kaj Moravio]], kies parto ili estas ĝis la liberigo. Post la malvenko de la naziisma Germanio estis la plena rezignita limregiona teritorio inkludanta [[Sudetoj|Sudetan regionon]] redonita reen al Ĉeĥoslovakio kaj samtempe surbaze de Postupima Kontrakto de la venkintaj grandpotencoj (1945) estis granda parto de la germana loĝantaro forloĝigita el Ĉeĥoslovakio, kiam la t.n. sovaĝa forŝovo kunigita kun multe da ekscesoj okazis kontraŭleĝe fakte jam de majo de 1945. Post la liberigo poste okazas renovigo de Lando Moraviasilezia en la devena amplekso. En reago al postulo de renovigo de Silezia aŭtonomio estiĝas Silezia filio de lando Moraviasilezia kun sidejo en [[Ostrava]], en kiun estis envicigitaj apud landoj de la devena [[Ĉeĥa Silezio]] ankaŭ devenaj moraviaj politikaj distriktoj [[Nový Jičín]], [[Distrikto Moravia Ostrava|Moravia Ostrava]] kaj [[Frýdek-Místek|Místek]].