Interlingvao: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kraŭs (diskuto | kontribuoj) |
e forigita nefunkcianta retejo el spam-listo |
||
Linio 22:
Interlingvaon ellaboris skipo de [[filologio|filologoj]] de [[IALA]] inter [[1948]] kaj [[1950]] sub la gvido de la [[Germanio|germandevena]] filologo [[Alexander Gode]]. Li estas ankaŭ la ĉefa aŭtoro de la bazaj [[vortaro]] "''Interlingua-English-Dictionary''" kaj [[gramatiko]] "''Interlingua - A Grammar of the International Language''", ambaŭ aperintaj en la jaro [[1951]], ĉirkaŭ duonjaron post la forpaso de [[Alice Vanderbilt Morris]], la fondinto de IALA kaj ties motoro dum la jaroj [[1924]]-1950.
Tradicie Interlingvao prezentas sin kiel studindan pro tio, ke ĝi estas lingvo [[naturalisma planlingvo|naturalisma]], kongrua al la vortprovizo kaj gramatiko de la ĉefaj [[okcidento|okcidentaj]] lingvoj, kaj ke ĝi tiel peras ilian esprimkapablon kaj [[kulturo]]n. Iuj uzantoj do asertas, ke Interlingvao valoras ne tiom kiel [[komunikado|komunikilo]], ol kiom [[instruo]] kaj enkonduko en lingvostudon. Krome, freŝa [[projekto]] provis korekti ĝiajn malfacilaĵojn cele al ĝia praktika uzo kiel interkomprenilo por ĉiuj [[latinida lingvaro|latinidanoj]]: dua lingvo komprenebla tuj, preskaŭtute kaj senlerne de tiuj 900 milionoj da homoj
La [[kuracisto]] [[dana]] [[Jørgen Michelsen]] iĝis prezidanto de [[Union Danese pro Interlingua]] (Dana [[Unio]] por Interlingvao) [[1960]]. Tiam li proponis al monata [[Danish Medical Bulletin]] (Dana [[medicino|medicina]] bulteno), verkita nur en la angla, [[tradukado|tradukadon]] de resumoj al Interlingvao, farota de li mem, [[Poul Moth]] kaj [[Bjarner Svejgaard]]. Oni publikigis la resumojn nur en unu numero en [[1960]], post [[1961]] la publikado iĝis regula. En [[1965]], Jørgen Michelsen lasis la laboron, kaj estis anstataŭigita per [[Bent Andersen]]. En [[1976]] ĉesis la publikado de la resumoj.
|