Héctor José Cámpora: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 11:
 
==Dua politika etapo==
 
En 1971 Perón nomumis lin helpanto kaj li dediĉis sin al preparado de la reveno de la [[peronismo]] al la regado en [[1973]] post la malvenko de la [[Argentina Revolucio]].
[[Dosiero:Museo del Bicentenario - Afiche "Lealtad".jpg|thumb|upright|Portreto de Cámpora sur afiŝo uzita de la FREJULI por la elektado de marto de 1973.]]
En 1971 Perón nomumis lin helpanto kaj li dediĉis sin al preparado de la reveno de la [[peronismo]] al la regado en [[1973]] post la malvenko de la [[Argentina Revolucio]] danke al la libereco kiun proponis la tiama prezidento generalo [[Alejandro Agustín Lanusse]], kiu intencis civil-militistan aliancon de la popolo kaj la peronistaj homamasoj kun la [[Armeo de Argentino|Armitaj Fortoj]], en registaro kondukita de militistoj, kio ne prosperis.
 
Cámpora sukcesis faciligi la kondiĉojn por la venka reveno de la peronismo, kaj de Perón al la laŭleĝeco kaj al la politika scenejo. Reorganizis la movadon, kreante la junularan branĉon (kiu reprezentis la kreskan pezon de la peronista maldekstro, partikulare pri la organizo politik-militista [[Montoneros]]) kaj atingante amasan aliĝon ĉe ĉiuj sektoroj. La civila alianco kun aliaj sektoroj nomiĝis "Frecilina" (Frente Cívico de Liberación Nacional) kaj poste [[Frente Justicialista de Liberación Nacional]] (FreJuLi). Cámpora akceptis interkonsentojn kun la entreprenista sektoro, tra la ''Confederación General Económica''. Krome li atingis la unuan revenon de Perón en 17 jaroj sukcese.
 
Post la malproksimiĝo de Paladino, al kiu li origine proponis la prezidentecon, Perón ekde sia ekzilo en [[Hispanio]] decidis, ke Cámpora iĝu kandidato por [[Prezidento de Argentino]] el [[peronismo]],<ref>Bonasso, p. 338</ref> ĉar li ne rajtis kandidatiĝi. La intenco estis nuligi tiun malpermeson. Héctor Cámpora kandidatiĝis en la elektado de marto de [[1973]] kiel kandidato al prezidento de Argentina el FreJuLi. Li prezentis kiel elektebla vicprezidenton Vicente Solano Lima, de la ''Partido Conservador Popular'', disiĝo de la antikva konservativismo de la [[Provinco de Bonaero]].
 
Li venkis en la elektado per pli ol 49.5% el voĉdonoj. La radikalestro, [[Ricardo Balbín]], iĝis la dua per 21,3%, kaj ĉar la FreJuLi atingis malpli ol la 50% el voĉdonoj, devis laŭleĝi realigi duan konkurencon sed Balbín agnoskis la venkon de Cámpora kaj rezignis al tiu.
 
== Prezidenteco ==
[[Dosiero:Héctor Cámpora jura la Presidencia Argentina (1973).jpg|250px|eta|Cámpora iĝas Prezidento de Argentino.]]
Cámpora iĝis [[Prezidento de Argentino]] la [[25-a de majo]] de [[1973]], káj tiele finis la diktatora periodo de la memproklamita [[Revolución Argentina]]. Ĉeestis al ago de Prezidentiĝo, inter aliaj, la tiama prezidento socialista de Ĉilio, [[Salvador Allende]], kaj tiu de [[Kubo]], [[Osvaldo Dorticós]]. En la tradicia [[Placo Majo]], koncentriĝis por lia ricevo pli ol unu miliono de personoj. <ref>(filmeto pri la etoso en la Placo Majo videblas en http://www.youtube.com/watch?v=ĉE-VUqqA9M).</ref>
 
Samtage okazis surstrataj konfliktoj. Vespere ĉirkaŭ 30 000 personoj koncentriĝis ĉe karcero postulante plenumon de promeso pri liberigo de la politikaj prizonuloj. Estis tie ankaŭ kelkaj deputitoj kiuj parolis al la homamasoj same kiel ekde la prizono politikaj prizonuloj, kiuj kontrolis ĝin. La registaro publikis rapide [[forpardono]]n kaj tiunokte liberiĝis la politikaj enkarcerigitoj, krom eĉ kelkaj mepolitikaj kiuj profitis la malordon.<ref>Bonasso, Miguel: ''El presidente que no fue. Los archivos ocultos del peronismo'' pp. 478 kaj 479/480, Buenos Aires 1997 Editorial Planeta ISBN 950-742-796-1</ref>
 
La [[28-a de majo]] Argentino remalfermis diplomatan rilaton kun [[Kubo]], interrompitaj de la militista registaro, kaj ekhavigis nutraĵojn kaj industriajn varojn al tiu lando por rompi la blokadon fare de [[Usono]].
 
Lia Ministro de Ekonomio José Ber Gelbard, klopodis nacian interkonsenton inter la sindikato [[Confederación General del Trabajo Argentina|Confederación General del Trabajo]], la entreprenistaro kaj la [[ŝtato]], kio inkludis plialtigon de salajroj kaj frostigo de prezoj. Oni revenis al politiko ekonomia de la antaŭaj registaroj de Perón, kun politiko [[naciismo|naciista]], [[Ŝtatigo|ŝtatiga]] kaj distribuista.
 
La [[20-a de junio]] de [[1973]], je la reveno de Perón al la lando, okazis la nomita [[Masakro de Ezeiza]], kie ambusko de la peronista dekstrularo el la honora loĝio, atakis la homamason kiu estis veninta renkontiĝi kun sia estro kaj lasis 13 mortojn kaj 365 vunditojn.<ref>"Ezeiza", Horacio Verbitsky. Editorial contrapunto.</ref>
 
== Rezigno kaj posta agado ==
Kiam Perón esprimis sian deziron reveni al la prezidenteco, Cámpora kaj Solano Lima rezignis la [[13-a de julio]] de [[1973]], kaj okupis lian postenon la prezidento de la parlamento, Raúl Lastiri. Tiu kunvokis novajn elektojn, kie elektiĝis kiel prezidento kaj vicprezidento —kun pli ol 60% el voĉdonoj— la generalo Perón kaj lia edzino, [[María Estela Martínez de Perón]]. Cámpora iĝis dum iom da tempo ambasadoro en [[Meksiko]] kaj poste revenis al Argentino.
 
Lia proksimiĝo al la peronista [[Politika maldekstro|maldekstrularo]] kontraŭstarigis lin kun la [[Politika dekstro|dekstrularo]], estrita de la propra Perón. Post evento de la [[1-a de Majo]] de [[1974]] kiam okazis definitiva rompo inter Perón kaj la gerila organizo Montoneros kies membroj kaj simpatiantoj retiriĝis el la Placo Mayo, Cámpora estis elpelita de la partio pro siaj revoluciaj ideoj kaj pro la liberigo de politikaj prizonuloj okazinta dum lia regotempo.
 
Kiam okazis la [[puĉo]] de la 24a de marto de 1976 devis rifuĝiĝi en la ambasadejo de [[Meksiko]] en Bonaero. Tie li restis dum pli ol tri jaroj ĝis ege malsana je kancero, la militista registaro permesis lin forveturi al Meksiko, kie li estis ricevita de la prezidento [[José López Portillo]] kaj fine mortiĝis tuj poste en Cuernavaca.
 
==Notoj==
<references/>
 
== Bibliografio ==
* Bonasso, Miguel. El presidente que no fue. Editorial Planeta, 2003
* Márquez, Nicolás. ''El Vietnam Argentino. La guerrilla marxista en Tucumán''. 2008
* Verbitsky, Horacio. ''Ezeiza''. Buenos Aires: La Página, 2006
 
{{vivtempo|1909|1980|Campora, Hector Jose}}
[[Kategorio:Historio de Argentino]]
[[Kategorio:Argentinaj politikistoj]]