Golden Hinde (monto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 14:
|plej facila grimpo = roka grimpa vojo
}}
La '''Golden Hinde''' (laŭvorte "ora cervino", pri la nomo legu sube) estas [[monto]] apartenanta al la Montoĉeno de Vankuvera Insulo ''(Vancouver Island Ranges)'' sur la [[Vankuvera Insulo]], [[Brita Kolumbio]], [[Kanado]]. Ĝi altas proksimume 2196 metrojn super la marnivelo (la indikoj iom varias laŭ diversaj fontoj; lastatempa enketo uzante la sistemon [[GPS]] determinis la altecon kiel 2 196,818 metroj). La monto situas proksime al la geografia centro de Vankuvera Insulo, kaj proksime de la centro de la naturparko ''Strathcona Provincial Park'', ĉe la fontejo de la rivero ''Wolf River'' kaj okcidente de lago ''Buttle Lago''.
 
La monto ricevis sian nomon honore al la ŝipo de la brita esploristo [[Sir Francis Drake]], nomata ''[[Golden Hind]]'', en historiaj tekstoj ankaŭ kun aldona ''-e'', tial ekestis la ortografio de la monta nomo: ĝin vortumis historia pelto-komerca kapitano, kiu estis memorigita je la supraj veloj de la ŝipo de Drake, kiam [[sunsubiro]] lumigis la monton, kiu videblas de la okcidenta marbordo de la insulo. Krome la nomo celis honorigi la laŭdiran ĉeeston de Drake ĉe la marbordo de la estonta provinco [[Brita Kolumbio]] dum la esploristo kun sia ŝipanaro de ĉirkaŭnavigis la terglobon de 1577-80, kaj deklamis ke pro tiu "unua dokumentata ĉeesto" de eŭropano en tiu loko la tuta teritorio de Norda Ameriko norde de la hispania vicreĝlando [[Nova Hispanio]] de la [[Atlantika Oceano|Atlantika]] ĝis la [[Pacifika Oceano]]j estu brita posedaĵo je la nomo ''New Albion''. La aktuala monta nomo ne estis oficiala ĝis 1938, antaŭe precipe uziĝis la alternativa nomo ''"The Rooster's Comb"'' ("la [[virkoko|virkoka]] [[kresto]]"), donita fare de fruaj montogrimpistoj pro la aspekto de la montopinto.