Pau Claris i Casademunt: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pau Claris i Casademunt
 
e Biografio
Linio 1:
[[Dosiero:Pau claris i casademunt.jpg|right|thumb|Gravuraĵo eltirita el libro ''Barcelona antiga i moderna'', Andreu Avel.li Pi i Arimon, 1854]]
[[Dosiero:Pau.Claris.Arc.de.Triomf.jpg|right|thumb|Statuo de Pau Clarís fare de Rafael Atché (Barcelono)]]
'''Pau Claris i Casademunt''' (naskiĝis {{naskiĝdato|1586|1|1}} en [[Barcelono]], mortis {{mortodato|1641|2|27}} en [[Barcelono]]), estis [[Katalunio|kataluna]] politikisto kaj ekleziulo kiu fariĝis la 94-a prezidanto de la [[Generalitato de Katalunio]]<ref>http://www.president.cat/pres_gov/president/ca/presidencia/origens-generalitat.html Els orígens de la Generalitat ({{ca}})</ref>.
 
Linio 5 ⟶ 6:
Li naskiĝis el familio de juristoj, devenanta de [[Berga (Katalunio)|Berga]], kaj li fariĝis doktoro pri eklezia kaj civila juro. Nomumita [[episkopo]] de [[La Seu d'Urgell]] ([[1612]]), li komencis sian publikan vivon kiel defendanto de ekleziaj prebendoj. En julio 1638, antaŭ la malboniĝo de la politika situacio, li estis elektita prezidanto de la Generalitato por la periodo 1638-1641 (lia frato Francesc estis elektita dua konsilisto tiun saman jaron).
 
En la komenco de sia mandato, li faris interkonsenton kun la municipo de [[Barcelono]]; li baldaŭ alfrontis la reĝajn aŭtoritatojn sekve al la detruo de Palafrugell (julio [[1638]]) fare de la ''tercios'' de la reĝo, kaj sekve de akuzoj de kontrabando lanĉitaj kontraŭ la Generalitato. La krizo pliiĝis, dum printempo [[1639]], per la franca invado de [[Rusiljono]] kaj la rezigno de [[Salses-le-Château|Salses]]. Ĝi kulminis per la enkarcerigo de la militista deputito [[Francesc de Tamarit]]. La juĝisto de la apostola brevo enketis pri la konduto de Claris, akuzita de interveno dum perturboj kontraŭ soldatoj, sed li ne povis kondamni lin pro manko de pruvoj. La graveco de la postaj incidentoj —morto de Joan Miquel Mont-rodon en Santa Coloma de Farners, incendio de la preĝejo de Riudarenes kaj la eniro en Barcelonon de kelk-ducent kamparanoj (la {{daton|22|majo|1640}}) por liberigi la deputiton Francesc de Tamarit- kulminis per la "Corpus de Sang" ({{dato|7|junio|1640}}), kiam la eniro en Barcelonon de kelk-400 aŭ 500 ribelaj falĉistoj provokis la morton de la vic-reĝo Grafo de Santa Coloma. tiuj eventoj provokis la definitivan ĉeson de rilatoj inter la Generalitato kaj la registaro de [[Gaspar de Guzmán y Pimentel|Gaspar de Guzmán]], Grafo-Duko de Olivares.
 
La minacanta kastila invado devigis Pau Claris-on serĉi militan helpon de [[Francio]]: la konversacioj komencitaj de lia nevo Francesc Vilaplana finiĝis per la subskribo en Barcelono (la {{daton|12|decembro|1640}}) de pakto de milita helpo kaj, sinsekve (la {{daton|16|januaro|1641}}), per la proklamo de la Kataluna Respubliko sub protekto de Francio. Tamen, La vivo de la Kataluna Respubliko estis mallongadaŭra: antaŭ la minacanta danĝero de sieĝo de Barcelono fare de la armeo de Markizo de Los Vélez, Pau Claris, nome de la Princlando, devis agnoski la reĝon de Francio [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]] kiel Grafon de Barcelono. La franca-kataluna armeo tute dispelis la kastilajn trupojn en la batalo de Montjuïc (1641) la {{daton|26|januaro|1641}}.
 
Pau Claris subite mortis unu monaton post tiu venko. Francesc Fontanella, antaŭa Ĉef-Konsilisto de la batalo de Montjuic kaj granda amiko de Pau Claris, dediĉis varman omaĝon al li.
 
 
 
{{Redaktata|Dominik}}
 
 
 
== Referencoj ==