Soleco (romano): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3312480)
e + akuzativo
Linio 5:
La historio de la romano: En 1904 Lluís Via, direktoro de ''Joventut'', petis al ŝi verkon por ĝin kajere publiki en kvar-seria eldono. Kvankam la verkistino proponis kolekton de rakontoj, Via preferis romanon. Ŝi proponis kamparan plian dramon, sed sen limigi la flugon de la fantazio, sen redukti la priskribojn, sen ekscesa skemado. Ŝi projektis la dudek-ĉapitran romanon. Ŝi ekskribis sen malhelpoj, kaj sendadis pecojn de la romano al la redakcio de ''Joventut'' laŭ ŝi skribis ĝin. Ĉi tiu sistemo, sufiĉe uzita de la realismaj verkistoj de la 19-a jarcento, kaŭzis al la aŭtoroj ian maltrankvilon, laŭ Balzac rakontis; por Caterina Albert, tio estis malbeno, laŭ ŝi mem klarigis. Longe poste ŝi ankoraŭ parolis pri ĉi tiu romano kiel verko kiun ŝi ĉiam rigardis kun malplaĉo. Temas pri kampara dramo, novelo, mallonga rakontado kun la ritmo intence malrapidigita per la sintrudo de du elementoj: unuflanke, per preciza, insista kaj plena analizo de la sentoj de Mila; aliflanke, la rakontado malrapidiĝas per la rakontetoj de la paŝtisto.
 
Granda parto de ĝia sukceso devenas el ĝia unikeco. La kritikistoj interkonsentis pri ĝia sublimeco sed ne pri ĝiaj estetikaj karakterizaĵoj. Ili ja scias, ke ĝi ne povas esti komparita kun neniu el la grandaj romanoj de ŝiaj samtempuloj: ''[[La punyalada]]'' (La ponardo) de [[Joaquim Vayreda]], ''[[Els sots feréstecs]]'' (La krutaj sulkoj) de [[Raimon Caselles]] aŭ ''[[Pilar Prim]]'' de [[Narcís Oller]]. La kvalifikoj realisma aŭ psikologia aŭ eĉ kampara, kiuj estis utilaj por la cititaj verkoj, eĉ kun la nedetermineco de la kvalifiko kampara, ne taŭgis por klarigi la allogon magian de ''Soleco''. La solvo estas konsideri la rakontadon ne kiel romanon, sed kiel grandan prozan poemon. Kaj, precize ĉar ĝi estas granda proza poemo, dedukteblas ke la roluloj ne estas personoj, sed simboloj. Pri kio ne estas dubo, kaj kion la kritikistoj devis trovi, estas la klasifika traktado de la aliaj roluloj, krom Mila, traktado pli karakteriza de la novelo ol de la romano, kiu ne serĉas la ambiguecon de la konkreta persono, sed la esencoesencon de la homa skemo.
 
== Traduko en esperanton ==