Jezuitaj redukcionoj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 33:
Tamen nek misiistoj nek gvaranioj akceptis la traktadon. Jezuitoj ofertis al la hispana reĝo, krom la kutima obeo al la ŝtataj aŭtoritatuloj, kromajn tributojn kaj aliajn kompensojn por teni starantan tiun koloniadon bazitan sur religiaj kaj kulturaj kaj civiliziaj valoroj. Kun Portugalio ne eblis iu ajn akordo pro diversaj motivoj, inter kiu la malbonegaj rilatoj inter jezuitoj kaj portugala registaro. Ĉiuj akordoj falis.
 
Post kelkaj marĝenaj bataletoj, eksplodis vera milita konflikto, nome la [[Gvarania milito]] [http://pt.wikipedia.org/wiki/Guerra_Guaran%C3%ADtica], de 1750 ĝis 1756. La indiĝenoj, tute malorganizitaj kaj netrejnitaj, alfrontis la portugalan kaj hispanan armeojn kaj ne sukcesis rezisti longatempe: ili estis venkitaj en la [[batalo de CaiboatèCaiboaté]], kun multegaj viktimoj. Devigite forlasi siajn vilaĝojn, tiujn ruinigis kaj bruligis indiĝenoj antaŭ el ili forfuĝi.
 
La jezuita societo suferis intensan misfamigan kampanjon en Eŭropo kaj en Amerikoj: ĝi estis kulpigita pri ĉiuj malfunkciadoj de la regiono kaj akuzita pri provo krei aŭtonoman ŝtaton kun eventuala eltordita akordo kun la registaroj. En 1759 jezuitoj estis elpelitaj el Portugalio, en 1767 el Hispanio kaj aliaj eŭropaj landoj kun la konsekvenco de la blokiĝo ankaŭ de ilia misiista kaj civiliza edukoj en la kolonioj. Kroma kaj fatale mortiga bato falis sur la jezuitan societon kaj ties aktivadojn kiam la papo, [[Klemento la 14-a]], estis devigita, pro minacoj de skismoj el diversaj eŭropaj ŝtatoj, precipe [[Burbono (dinastio)|burbonaj]], senigi la jezuitaron de la papa permeso ekzisti kiel religiula katolika ordeno (1773).