Ekologie Demokratia Partio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 18:
La '''Ekologie Demokratia Partio''' (''Ökologisch-Demokratische Partei'', ödp) estas [[verda partio|ekologia partio]] en [[Germanio]], kiu ekzistas ekde la [[23-a de januaro]] [[1982]]. La partio konsideriĝas la posteulo de la iniciativo [[Verda Agado Estonto]] ([[germane]] ''Grüne Aktion Zukunft'', GAZ), aktiva inter la jaroj [[1978]] kaj [[1982]]. Tiu iniciato fondiĝis laŭ iniciato de [[Herbert Gruhl]], membro de la nacia parlamento [[Bundestag]], kiu tre malkontentis pri la tiutempa ekologia politiko de la la kristandemokratia partio [[Christlich Demokratische Union Deutschlands|CDU]], en kiu li ĝis tiam membris. Komence de la jaro 1980, la iniciativo partoprenis en la fondo de nacia ekologia partio [[Alianco 90/La Verduloj|La Verduloj]], ekde 1990 nomata [[Alianco 90/La Verduloj]]. Jaron poste tamen la partio Verda Agado Estonto malmembriĝis el la nacia verda partio, kaj komence de la jaro 1982 la iniciativo "Verda Agado Estonto" estis transformigita al nova politika partio de la nomo Ekologie Demokratia Partio (''Ökologisch-Demokratische Partei'', ödp). Inter la jaroj 1982 kaj 1989 [[Herbert Gruhl]] estis ties unua prezidanto. De 2003 ĝis 2010 la partia prezidanto estas la fizikisto prof. d-ro [[Klaus Buchner]], de tiam la postenon transprenis ''Sebastian Frankenberger''.
 
En la [[parlamenta baloto en Germanio 2009]], la partio kandidatis en 8 el la entute 16 [[federacia lando (Germanio)|federacia landoj]] de Germanio. Ĝi daŭre difiniĝas en opozicio al la principe similcela, sed multe pli granda partio [[Alianco 90/La Verduloj]], legu ankaŭ pri alia Esperanto-partio: [[Eŭropo - Demokratio - Esperanto]]-Federacio ([[EDE]]-Federacio) kiu agadas en [[Germanio]], [[Francio]], [[Pollando]], [[Hungario]] kaj [[Bulgario]] kiuj estas aŭ partioj aŭ sociaj movadoj (ekz. [[EDE]]-Hungario) aŭ asocioj (ekz. [[EDE]]- Pollando) diversmaniere depende de la landa filio.
La Ekologie Demokratia Partio estas supozeble la sola partio, kiu montras certan inklinon al [[Esperanto]] en sia programo por la Eŭropaj balotoj 2014 krom [[EDE]]-Francio.
 
'''Decide pri lingvopolitiko en Eŭropa Unio'''
 
La Ekologie Demokratia Partio (ÖDP) subtenas strebojn por plibonigo de rekta komunikado inter EU-civitanoj, ekz. per uzo de la neŭtrala internacia lingvo [[Esperanto]].
Tiu decido aldoniĝas al la Eŭrop-politika Programo.