Ĝenova Respubliko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Transpreno de nova ĉapitro "historio", komence lingve erara, nun korektita, el la artikolo pri la urbo ankaŭ ĉi-tien, ĉar la frazoj fakte helpas pliklarigi la historion kaj de la urbo kaj de la historia respubliko.
Linio 36:
La ŝtaton regis oligarĥio de komercistoj, kiu elektis registon kun la titolo de ''[[doĝo]]''. Unu el la plej famaj doĝoj estis [[Simon Boccanegra]].
 
== Historio ==
Dum la respublika periodo, Ĝenovo havis tre gravan [[banko]]n, la [[Banko de Sankta Georgo]].
La urbo Ĝenovo jam estas fondita en la [[romio|romia epoko]], sed tiam ne havis grandan influon. En la frua [[Mezepoko]], ĝi komencis esti centro komerca kaj konkuris kun [[Pizo]], alia grava komerca haveno ĉe la okcidenta marbordo de Italio. Estiĝis nodo komerca inter [[Bizanca imperio]], la araba mondo kaj Eŭropo okcidenta. La engaĝiĝo de Ĝenovo en la [[krucmilitoj]] pligrandigis sian gravecon komercan, tiel ke tiutempe ĝi estis la plej grava komerca haveno Mediteranea kun Venecio. La varoj plaj gravaj en la komerco ĝenova estis aziaj, kiel [[spico|spicoj]] kaj silko. En la [[13-a jarcento]] fondiĝis pluraj komercaj kontoroj en la marbordoj de orienta Mediteraneo kaj la [[Nigra Maro]], ekzemple en [[Konstantinopolo]], [[Teodozio]], [[Famagusto]] kaj [[Izmiro|Smirno]]. Ĉi tiuj urboj estis partoj da la granda komerca imperio de Ĝenovo. En la jaro [[1284]] Ĝenovo venkis sian rivalan urbon Pizo, tiele gajnis [[Korsiko|Korsikon]] kaj [[Sardio|Sardion]], kaj pligrandigis sian potencon. La Ĝenova banko ''Casa di San Giorgio'', fondita en la jaro [[1407]], estis unu inter la plej gravaj financaj institutoj en Eŭropo.
 
Komence de la [[Renesanco]], Ĝenovan ekregis fremdaj regnoj, unue [[Milano]], kaj due [[Francio]]. Pro la kresko de [[Otomana imperio]] kaj la perdo de graveco de la Mediteranea komerco, alidirektita al la [[Atlantiko]], Ĝenovo perdis sian grandan komercan influon dum la [[16-a jarcento]].
 
En la jaro [[1797]] [[Napoleono]] refondis la [[Ĝenova respubliko|Ĝenovan respublikon]] kiel la [[Respubliko Liguria]]. Inter la jaroj [[1805]] kaj [[1815]] ĝi estis parto de Francio. Post la [[Napoleonaj militoj]] ĝis la [[unuiĝo de Italio]] en la jaro [[1861]], Ĝenovo apartenis al [[Regno de Sardio]].
 
[[Kategorio:Ĝenovo|Respubliko]]