Insulo Martín García: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
DploiD (diskuto | kontribuoj)
DploiD (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Linio 15:
Ekde 1830, [[Francio]] intencis pligrandigi sian influon sur Ameriko, ĉefe la etendon de sia ekstera komerco. Ĉar Argentino ne estis ankoraŭ organizita konstitucie, la registaro de la [[Dua Franca Imperio]] vidis la eblecon devigi ĝin fari komercajn favorojn. En novembro de 1837, la franca vickonsulo prezentiĝis al la ministro por eksteraj aferoj, Felipe Arana, kunportante siajn plendojn. Arana malakceptis la postulojn plenriproĉe, kaj post kelkaj monatoj, en marto de 1838, la franca ŝiparo blokadis la havenon de [[Bonaero]] kaj la tutan marbordon de la rivero apartenanta al la Argentina Respubliko. Poste oni etendis ĝin al la resto de la marbordaj provincoj, por malfortigi la aliancon de [[Juan Manuel de Rosas]] kun ili, kun propono malfari la blokadon de ĉiu provinco kiu rompus kun li. En oktobro de 1838, la franca ŝiparo atakis la insulon, bombardante la tiaman havenon. La argentinaj oficiroj kolonelo Jerónimo Costa kaj majoro Juan Bautista Thorne, post defendi la insulon dum semajnoj, estis arestitaj kaj portitaj Bonaeren, kie ili estis liberigitaj honore al ties kuraĝo.
 
Je la fino de la 19-a jarcento [[Domingo Faustino Sarmiento]] proponis fondi tie je ''Argiropolis'' (el la greka Άργυροπόλις "Arĝenta Urbo"), urbo kies celo estus iĝi ĉefurbo de iu ŝtato kiu unuigintus Argentinon, Urugvajon kaj [[Paragvajo|Paragvajon]].