Distrikto Lefkoşa: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:Lefkosa in Cyprus (de-facto).svg|eta|200px|<center>situo de la distrikto Lefkoşa en Norda Kipro]]
 
La distrikto '''Lefkoşa''' estas administra unuo de la [[Turka Respubliko Norda Kipro]], oficiale rekonita nur fare de [[Turkio]]. Ĝi estas dividita je subdistriktoj ''Lefkoşa'' kaj ''Değirmenlik''.<ref Name=Spo> [http://nufussayimi.devplan.org/Census%202006.pdf censo 2006 de la Turka Respubliko Norda Kipro]</ref> Administra centro de la distrikto estas la norda parto de la dividita urbo [[Nikozio]], greke nomata ''Λευκωσία'' [Lefkosía], turke ''Lefkoşa''. En 2006 en la distrikto vivis 85 579 loĝantoj - 32,3 procentaĵoj de la tuta loĝantaro de Norda Kipro.<ref Name=Spo/> La plej altranga oficulo de la distrikto turke laŭ tradicia titolo de la [[Otomana Imperio]] nomatas ''kaymakam''. Laŭ kompreno de la registaro de la greklingva [[Respubliko Kipro]] kaj de la [[Eŭropa Unio]], la teritorio estas la nordorienta parto de la kipra distrikto [[Nikozio]] (la nordokcidenta parto de ĝi laŭ tiu kompreno estas la [[distrikto Güzelyurt]] same en la Turka Respubliko Norda Kipro). La por la turka respubliko grava flughaveno ''Ercan'' estas parto de la distrikta areo.
 
== Referencoj ==