Azia leono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 46 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q182347)
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
La '''azia leono''' (''Panthera leo persica'') estas la ununura [[subspecio]] de [[leono]]j, kiu hodiaŭ troveblas ekster [[Afriko]]. Temas pri unu el la [[Felisedoj|felisedaj]] subspecioj plej minacataj en la mondo, ĉar ties loĝantaro en naturo ampleksas nur ĉirkaŭ 360 bestojn (en la jaro 2006) en la [[Gir-Arbaro]], protektita zono de 1 412 kvadrataj kilometroj en la sudo de la [[Barato|barata]] provinco [[Guĝarato]]. Tie dum la britia koloniado, la specio suferis troan ĉasadon pro sporto, kaj restis nur 20 ekzempleroj. Tiam la [[nababo]] de Gir protektis la specion, ĝis kiam ekestis konfliktoj kun la homa loĝantaro, kiu suferis perdon de gregoj.
 
Pro ties malabundo en libero, tiu [[Hindomalaja ekozonoOrientaliso|hindomalajaorientalisa]] leono estas tre valora ero en [[bestoĝardeno]]j, kie oni klopodas ties bredadon en [[kaptiveco]]. Oni supozas, ke ekzistas ĉirkaŭ milo de aziaj leonoj en la zooj tutmonde.
 
== Aspekto ==
Linio 26:
 
La '''azia leono''' havas '''pli helan haŭton''' kaj la '''hararon multe pli mallongan''' ol la afrikaj; pro tio la oreloj de maskloj videblas. La '''hartufo en kubutoj''' estas pli videbla. Krome estas laŭlonga '''falto blanka en la ventro'''. Plej similaj estas la leonoj de [[Atlaso]] aŭ de [[Nordafriko]] (''Panthera leo leo''), kiuj estas [[formortinta]]j en la sovaĝejoj ekde la 1930-aj jaroj.
 
== Kutimoj ==
Reproduktado okazas plej ofte vintre, sed ankaŭ la tutan jaron. Okazas '''ceremonioj''' ĉe kiuj la maskloj pisas, montras dentojn antaŭ pariĝado. Ofte okazas kvereloj inter maskloj, foje tre danĝeraj kaj vundigaj; tiele maskloj vivas nur averaĝe ĝis 12 jaroj.
 
== Vidu ankaŭ ==
* [[Katiavaro]]
Linio 33 ⟶ 35:
 
[[Kategorio:Felisedoj]]
[[Kategorio:BestojOrientalisa el la Hindomalaja ekozonofaŭno]]
 
{{Link FA|ar}}